BAVELO-Tagoj ekde la 17an ĝis la 18an de majo 2003 en Villingen

 

17an de majo

antaŭtagmeze :

Je la 09a horo okazis matena ekumena preĝo en la preĝejo St. Fidelis.

 

 

 

La BAVELO-vicprezidanto Alois Eder je la 10.05a horo malfermis la BAVELO-tagojn.

Li salutis ĉiujn partoprenintojn kaj precipe la junulojn kaj la gastojn, kiuj ne loĝas en Baden-Virtembergo kiel Triksini el Kaufbeuren kaj FrankKasper el Nurembergo.

Li dankis al la organizanto de la renkontiĝo Bernhard Eichkorn.

Poste li aldonis la vorton al pastro Eichkorn.

Pastro Eichkorn faris interesan unkajduonhoran prelegon pri sia Esperanto-vivo .

Unue li demandis, ĉu li faru la prelegon altgermane, alemane, germane aŭ esperante.

La majoritato voĉdonis por Esperanto.

Lia raporto enhavis  sian esperantiĝon kaj informojn pri la persono, kiu prizorgis ĝin.

La preleganto poste prezentis kelkajn religiajn Esperanto-librojn, inter alie ankaŭ esperantan eldonon de la korano.

Krome li ofertis la librojn “Esperanto –la nova latino de la eklezio, kiun li volonte donacis al la partoprenintoj kaj “Aldoru”, kiun oni povas aĉeti.

Je la fino de sia prelego pastro Eichkorn montris lumbildojn faritaj dum sia Esperanto-vivo.

Alois Eder dankis al la estraranoj de BAVELO pro ilia laboro kaj al la prizorgantoj de la St. Fidelis pro la ebleco ofte ĉeesti kaj aldonis donacon al pastro Eichkorn.

Fine s-ro Schiffer atentigis al la posttagmeza programo kaj bonvenigis ĵurnaliston de la gazeto “Schwarzwälder Bote”.

Post komuna tagmanĝo Josef Schiffer faris unkajduonhoran urbgvidadon en la urb-centro de Villingen.

 

 

 

Jarĉefkunveno de BAVELO

 

Je la 16.09a horo la BAVELO-vicprezidanto Alois Eder malfermis la jarĉefkunvenon. Li prezentas la mallongan tagordon.

Partoprenis 19 BAVELO-membroj.

S-ro Eder mallonge prelegis pri la aktivecoj de la lasta jaro. La kasistino poste prelegis la kasraporton.

Sekvis la senŝarĝigo de la kasistino.

 

 

S-ro Schiffer komencis la raportojn pri la lokaj grupoj.

La loka grupo Villingen konsistas el du partoj, la lern-grupo kaj la “Freundeskreis” kun 43 membroj.

Aparta afero ĉe la lern-grupo estas la komuna Anglalingva kaj Esperanto-lernkurso. Per tiu kurso, kiu celas unuarange al la akiro de la Angla lingvo, oni de tempo al tempo tialmaniere eĉ gajnas novajn Esperantistojn.

Sandor Stieb raportas el la Konstanca Grupo. La grupo havas eblecon uzi ĉambron ĉe la popul-alt-lernejo. Regule okazas kurso , al kiu ĉefe post novaj semestroj alvenas intersatoj, el kiuj restas kelkaj.

Ĉiun unuan dimanĉon monate la grupo renkontiĝas en restoracio.

Nova aktivulino Katrin Schellinger jam komencis oferti esperantan ludtagon en sia loĝejo.

 

Hermann Heiss raportis pri la 47jaraĝa grupo de Oberkirch. Bedaŭrinde la grupo nur havas 14 membrojn, sed kelkaj regule partoprenas al la rekontiĝoj kaj uzas la lingvon internacian. Almenaŭ unufoje ĉiujjare la grupanoj vizitas la franciajn najbarojn.

 

Manfred Westermayer el Freiburg ankaŭ raportas pri rilatojn de la loka grupo kun samideanoj en Francio kaj Svisio. En Freiburg okazas regulaj renkontiĝoj por lerni la lingvon kaj uzi ĝin. La grupo ankaŭ havas rilatojn al la plej multaj ĝemelurboj de Freiburg.

 

Wolfgang Wilhelm mallonge raportas pri la Trilanda renkontiĝo de la Junularo en Heidelberg kaj li dankas al ĉiuj helpintoj.

 

Alois Eder raportas pri la aktivecoj de la Esperanto-Grupoj en Aleno kaj Stuttgart. La ĉefa tasko en Aleno estas la prizorgado de la Germana Esperanto-biblioteko. En Aleno okazas regulaj renkontiĝoj kaj kursoj.

 

En Stuttgart okazas tri kursoj ĉe ĉambroj de la „Arbeiterwohlfahrt“ por kiu la popul-alt-lernejo varbas. La monata programo ŝanĝiĝis. Antaŭtagmeze okazas kultura programero kiel gvidado k.t.p..Post la tagmanĝo okazas esperanta ekumena diservo kaj kafoklaĉo, kie oni nur babilas esperante. Estonta celo estas inviti judojn k.t.p. kaj aranĝi religian seminarion.

 

Uwe Loschen raportas pri Rottweil. Tie estas malgranda grupo, kiu regule aranĝas renkontiĝon en restoracio.

 

Triksino raportas pri siaj aktivecoj. Li varbis por Esperanto ĉe la popul-alt-lernejo en Kaufbeuren kaj komence oni tie ne estis interesataj.

Finfine li komune kun la amikoj el Munkeno aranĝis liston kun  pli ol 100 adresoj de interesatoj kaj prezentis ĝin al la popul-alt-lernejo. Oni finfine aranĝis kurson kaj la salono estis plenplena de interesatoj.

Cetere li varbas por Esperanto ĉe kulturaj organizaĵoj en Algovio, Aŭgsburgo kaj Aŭstrio kaj ekzemple en Aŭstrio li sukcesis aranĝi Esperanto-kurson. Finfine li petas ĉiujn partoprenantojn mendi kaj varbi por la esperantlingva urbprospekto de la urbo Kaufbeuren kiu ankaŭ estas trovebla sub http://www.aliaflanko.de/urbo/montru.php?suche=Kaufbeuren .

 

Sekvas diskuto pri la problemoj de la Esperanto-junularo.

Julia Noe mallonge prezentis la problemojn de la Esperanto-junularo.

 

Alois Eder varbis por la subskrib-agado de la Germana Esperanto-Junularo.

 

Wolfgang Wilhelm atentigis al la junulara renkontiĝo kadre de la GEK en Kaufbeuren.

Triksini menciis,ke li rezervis junularan domon tie por la junularo.

 

Pastro Kronenberg petis, ke ĉiuj kunportu la libron “Adoru” al Esperanto-aranĝoj.

 

Laŭ propono de Alois Eder la partoprenintaj BAVELO-membroj decidas aranĝi la sekvontjaran jarĉefkunvenon en Aleno aŭ en Stuttgart.

 

Je la 17,45a horo Alois Eder fermas la jarĉefkunvenon de BAVELO.

 

Je la 18.30a horo okazis diservo parte en Esperanto kun la komunumo Fidelis en la preĝejo St. Fidelis.

 

La ĉefa BAVELO-tago finis kun amuzplena magiado farita de la magiisto kun la Blua Ŝtono Triksini, kiu daŭris 1,5 horojn. Dum sia magiado Triksini eĉ varbis por Esperanto, ĉar estis publika aranĝo.

 

18an de majo

 

Dum la antaŭtagmezo Thomas Schütz gvidis la partoprenintojn, kiuj ankoraŭ ĉeestis tra la muzeo “Narrenschopf” en Bad Dürrheim.

 

Posttagmeze ni vizitis la naĝejon “Solemar” en Bad Dürrheim.

 

Poste la BAVELO-TAGOJ 2003 finiĝis kaj ankaŭ la lastaj partoprenintoj reveturis hejmen.

 

Mi kiel gasto el Bavario travivis agrablajn kaj neforgeseblajn tagojn inter miaj amikoj el Badeno Virtembergo.

 

 

El Villingen raportis

Frank Kasper

 

Pliajn fotojn vi trovas ĉe:

 

http://www.aliaflanko.de/bavelo/21bavt/21bavt.html

 

kaj

 

http://www.externe.info/bavelo03/

 

Zur deutschen Version  - Al la germanlingva versio


 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03