Esperanto-Elsendoj de Pola Radio
Ekde la 01 de januaro 2003 la premiera
E-elsendo de Pola Radio estos aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo)
per la mallongaj ondoj 41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo
41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazos je la 19.00 UT per la ondo
41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj. La elsendo estas ripetata la saman
tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post ĝia emisio okazas la enretigo de la
programo. La laŭvican fojon nur
persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30
UT.
Por aŭskulti per la mallongaj ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 1 horojn.
Ekzemple 16.00 + 1 h = 17.00 .
La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj de
la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H);
subportanto 7,38 MHz
Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto. Oni povas
uzi la hejmpaĝon de WRN -
http://www.wrn.org
aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (~ 3 MBajtoj):
-
ftp://usa.wrn.org/pol12.ra
aŭ
- tuj aŭskulti la sondosieron -
http://www.wrn.org/audio/pol1_usa.ram
La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe
seninterrompe aŭsxkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real
Player
http://www.real.com/ (aŭ kongruan
samkapablan programon).
Ĉiu programo ne restas pli ol 24 horojn sur tiu loko.
Nia hejmpaĝo:
http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto_eo.asp
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage la tekstojn de niaj informbultenoj.
Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la
informbultenoj.
Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia troviĝas
ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton OBERNDORFER: Lia retradio liveras
ankaŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn
Anton OBERNDORFER vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj
germana. Uzu kaj disvastigu esperantan ret-radion!
http://start.at/retradio
Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de
radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn
kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj..
Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj
geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola
Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete:
esperanto.redakcio@radio.com.pl aŭ
pietrzak@wa.onet.pl ;
posŝe: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46;
telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17
Estro de la E-Redakcio de Pola Radio
Barbara PIETRZAK
Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“