Somera elsendohoraro de Pola Radio

 

 

Atenton, gesinjoroj!

Ekde la 30-a de marto 2003 ekvalidas la nova kadra programo de la Esperanto
Redakcio de Pola Radio valida ĝis la 25-a de oktobro. Ekde la 30-a de marto
E-Redakcio de Pola Radio disponas pri aldona, kroma elsendo satelita, kiu aŭdiĝos je la 10.00 horo laŭ la UT - respektive je la 12.00 horo laŭ la mezeŭropa tempo. Niaj elsendoj estos elsendataj ekde tiu tago 5 fojojn tage.
Ni atentigu, ke laŭ la  somera tempo niaj programoj aŭdiĝos je unu horo
pli frue, t.e je la 08.30, 10.00, 15.00, 18.00, 19.00 laŭ la Universala Tempo. Por aŭskulti nin per la mezeŭropa tempo necesas aldoni du horojn, ekzemple: 10.00 + 2 h = 12.00

Ĉiuj frekfencoj en la periodo 30.03-25.10.2003 restas senŝanĝaj.

Ni esperas, ke la kroma, 5-a elsendo de E-Redakcio de Pola Radio estas bela
donaco por la laŭvica datreveno de nia Redakcio. La 4-an de aprilo ĝi fariĝas 44-jara.

Kaj jen demando al niaj geaŭskultantoj, je kiu ni daŭre atendas viajn respondojn:
En la magazino "Pollando en Eŭropo" ni direktis la demandon, kiu celas
cetere ne nur niajn eŭropajn aŭskultantojn.
Ĉu en viaj butikoj, vendejoj, bazaroj vi trovas polajn produktojn -
firmuzajn aŭ nutraĵajn? Ĉu troviĝas inter ili la tn. salubraj nutraĵoj?
Ĉu vi utiligas ilin, kaj se jes kia estas via opinio  pri ili kaj pri ilia
kvalito. Viajn respondojn ni citos en niaj programoj. Inter la respondintoj ni lotumos objektajn premiojn!


Ni memorigas, ke E-Redakcio de Radio Polonia disaŭdigas ĉiutage sian
elsendon kvar fojojn  per mallongaj ondoj, satelito kaj interrete. Ekde la
30-an de marto 5 fojojn!


La premiera E-elsendo de Pola Radio estos aŭdigata je la 16.00 h (laŭ la Universala Tempo) per la mallongaj ondoj  41,26 metroj respektive 7270 kilohercoj kaj per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kHz . La ripeto okazos je la 19.00 UT per la ondo 41,18 metroj respektive 7285 kilohercoj.
Ekde la 30-a de marto la emisiado per mallongaj ondoj okazos je la 15.00 kaj
18.00 horoj laŭ UT.
La elsendo estas ripetata la saman tagon je la 20.00 UT nur satelite. Post
ĝia emisio okazas la enretigo de la programo. La laŭvican fojon nur persatelite nia esperantlingva programo estas ripeta la sekvan tagon je la 09.30 UT.
Ekde la 30-a de marto la emisiado per satelito okazos je la 8.30, 10.00 kaj
19.00 horoj

Por aŭskulti per la mallongaj  ondoj necesas aldoni al la tempo laŭ UT 1
horon.
Ekzemple 16.00 + 1 h = 17.00
Ekde la 30-a de marto necesos alkalkuli al la UK du horojn. Ekzemple 16.00 +
2 h = 17.00

La satelita ricevo estas ebla per: Eutelsat II F - 6 - Hot Bird - 13 gradoj
de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz


Eblas ĉiutage aŭskulti freŝan programon de Pola Radio en Esperanto, eblas
ankaŭ aŭskulti programojn de la tuta lasta semajno. Oni povas uzi la hejmpaĝon de WRN -
http://www.wrn.org

 aŭ rekte:
- kopii la sondosieron (4,6 Mbajtoj)
     la elŝutadreso estas:

ftp://g2eu.wrn.org/today/polonia_esperanto_2000.rm (eŭropa servilo) aŭ
ftp://usa.wrn.org/today/polonia_esperanto_2000.rm (usona servilo)


- tuj auŝkulti la sondosieron -
http://new.wrn.org/listeners/stations/station.php?StationID=16  de tie oni nun povas elekti la lingvon kaj programon de la koncerna tago.

La unua metodo estas konsilinda, ĉar poste oni povos konservi kaj certe
seninterrompe auŝkulti la dosieron. Ambaŭkaze oni bezonos instalitan Real Player
http://www.real.com/ (aŭ kongruan samkapablan programon) WRN konservas la programojn de la unuopaj tagoj dum la tuta semajno.

Per nia hejmpaĝo:
http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto.asp, vi ankaŭ povas atingi WRN pere de Real Pleyer.
Sur niaj paĝoj ni afiŝas ĉiutage (krom dimanĉo) la tekstojn de niaj
informbultenoj. Kelkfoje - pro la aktualigo - ili ne plene identas kun la sonversio de la informbultenoj.

Ni memorigas, ke multaj sonmaterialoj de la E-redakcio de Radio Polonia
troviĝas ĉe la adreso de nia aŭstra aŭskultanto: Anton Oberndorfer: Lia Retradio liveras ankŭ felietonojn de nia redakcio pri sociaj kaj socialaj temoj. Siajn servojn Anton Oberndorfer vastigis per dulingva versio de iuj felietonoj - esperanta kaj germana. Uzu kaj disvastigu esperantan Ret-radion!
http://start.at/retradio  Atentu! Ekde nun en la unua paĝo de la Retradio troviĝas tabelo indikanta ĉiujn aŭskult- kaj elŝuteblecojn de ĉiuj E-elsendoj de la pasinta semajno!

Aŭskultu niajn elsendojn kaj nepre reagu! Ne forgesu, ke E-redakcioj de
radiostacioj bezonegas ne nur notojn pri okazantaĵoj, sed ankaŭ simplajn reagojn kun opinioj kaj instigvortoj de la aŭskultantoj.. Ĉi tio estas aparte grava por ke la radio-estroj konstatu la amplekson kaj geografian diversecon de la aŭskultantaro. I.a. danke al tio E-fako de Pola Radio, ekzemple, ĝuas altan reputacion ĉe la pola nacia radio.
La rimarkojn pri la programoj E-Redakcio de RP atendas rete:
esperanto.redakcio@radio.com.pl pietrzak@wa.onet.pl ;

poŝte: Pola Radio, E-Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, 00-977 Varsovio, pk.46; telefone: (+48-22) 645-93-37, 645-93-58; fakse (+48-22) 645-59-17

Estro de la E-Redakcio de Pola Radio
Barbara Pietrzak

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 02/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 02/03

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 01/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 01/03