Bonvolu subteni la agadon de la Brusela Komunikadcentro

 

Estimataj gesinjoroj,
karaj geamikoj,
karaj anoj de la Esperanto-grupo Nürnberg,
 
Eble vi aŭdis aŭ legis jam pri la tre valora agado de la Brusela Komunikadcentro - komuna informejo de la Eŭropa Esperanto-Unio en kiu ankaŭ la Germana Esperanto-Asocio aktive membras. La agado tie estas tre vasta kaj alportis jam plurajn videblajn rezultojn kaj sukcesojn.
Tamen la Centro ĉiam ĝojas pri aktiva partopreno de volontuloj en siaj projektoj kaj ankaŭ bezonas financan subtenon kiu helpas certigi sian longtempan ekziston.
GEA jam subtenas la Komunikadcentron per konsiderinda financa kontribuo. Mi kaptas la okazon por peti la suborganizojn de GEA konsideri fari samon per ekzemple kluba aŭ asocia membreco.
Se via loka grupo aŭ regiona asocio (aŭ private) volas efike subteni la agadon de la Komunikadcentro, vi povas elekti esti "subtena grupo de la komunikadcentro" ĝirante po jaro minimume 50 eŭrojn al la sube menciitaj kontoj.
 
Por informiĝi pli pri - ankaŭ nia komuna - agado en Bruselo, bonvolu legi la informon kiun vi povas libere uzi en viaj lokaj revuoj.
 
Kun elkoraj salutoj
 
Andreas Emmerich
prezidanto de GEA
 
Sean O'Riain
prezidanto de EEU

 

 

Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO”  - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“