Bruselo: En
eŭropa ĉefurbo estiĝas komunikadcentro de Esperanto
daf) En januaro 2002
komencis labori, post interkonsento inter Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA, la
Komunikadcentro en Bruselo. La Centro celas
konkrete kaj daŭre kontribui al la tri agaddirektoj de la Strategia Laborplano
2001-2010 de UEA, nome profesiiĝo, tutmondiĝo kaj plijuniĝo.
Jam post kelke da monatoj estas videblaj rezultoj de la agado.
La Brusela Komunikadcentro unue kreis specifajn listojn da miloj da
politikistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj profesiuloj interesitaj pri la lingva
problemo. Nun la Centro regule dissendas profesie verkitajn artikolojn kaj
gazetarajn komunikojn al la diversaj interesitoj. Mezureblaj rezultoj sekvas
en la formo de artikoloj publikigataj en gazetoj en ekz. Brazilio, Germanio,
Belgio, Francio, Malajzio, Japanio, Nederlando, Italio, Norvegio, Svislando,
kaj Kosta Riko. Por ekhavi superrrigardon vidu la liston ĉe:
www.lingvo.org/eo/*gaz; la pasvorto estas 'saluton'.
La celo de la
komunikada agado reliefigas la politikan signifon de Esperanto, kaj ankaŭ
kontribuas al la ĝenerala interesiĝo de ĵurnalistoj pri la
Esperanto-eventoj kaj -vivo.
Dank' al la agado de la Komunikadcentro ekestas pli pozitiva sed ankaŭ pli
realisma sento kiel Esperanto-asocioj povas influi politikistojn kaj
ĵurnalistojn kadre de bona kunlaboro. Dum decembro 2002 kaj januaro 2003, la
Komunikadcentro instigis, ekzemple, pli ol dekdu politikistojn al
oficiale interpelacii siajn ministrojn pri la lingva diskriminacio far de
eŭropaj organizoj kiuj postulas denaskan scipovon de la angla eĉ se
oficiale tiuj postenoj estas malfermaj al ĉiuj civitanoj. Tiamaniere
esperantistoj klare montras al politikistoj kial la uzado de nacia lingvo, la
angla, kiel internacia komunikilo kaŭzas lingvan malegalecon. La politika
agado de la Komunikadcentro nun pli rekte povas alparoli politikistojn pri
la solvo kiun ofertas la internacia lingvo Esperanto.
Aliaj gravaj rezultoj estas kunlaboro kun diversaj lingvodefendaj asocioj (en
Kebekio, Francio kaj Nederlando, kaj kreskanta intereso en Germanio).
Estas videbla intereso pri Esperanto. Eĉ la Eŭropa Komisiono, pro perado de la
Komunikadcentro, invitis la prezidanton de UEA, kiel spertulon, al
konferenco en Bruselo pri la lingva problemo en 2003. Diversaj eŭropaj
tradukistoj esprimas intereson lerni Esperanton aŭ nun lernis. Estas planoj
instrui Esperanton al internaciaj oficistoj. La Komunikadcentro ankaŭ konkrete
kontribuas al la produktado de profesiaj informmaterialoj pri
Esperanto (Ĝisdate pri Esperanto, traduko de la Praga Manifesto, informoj pri
diversaj lingvaj problemoj, kaj oficialaj proceduroj por protekti
lingvajn rajtojn de ĉiuj civitanoj).
Dum la venontaj monatoj, la Komunikadcentro intencas starigi profesian
multlingvan ttt-ejon pri lingvoj (kaj Esperanto) kaj tiele ĉiumonate atingi
milojn da neesperanistoj kiuj pli kaj pli timas pri la estonteco de iliaj
lingvoj. La Komunikadcentro ankaŭ baldaŭ ofertos konkretan kaj praktikan
helpon al eŭropaj organizoj kiuj volas ekscii pli pri kiel trakti eŭropanojn
en egala maniero senrigarde la gepatran lingvon.
Helpu nin, finance aŭ organize, atingi tiujn homojn kiuj decidas pri la
estonteco de niaj lingvoj kaj de Esperanto.