Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

Odo al la internacia lingvo Esperanto

 

Ho, Esperanto!

Vi estas bonkoreco,

Vi estas nobleco,

Vi estas amo al la homoj!

 

Vi estas bezonata al ĉiuj, kiuj deziras ke inter la popoloj ekestu bonkoraj, amikecaj interrilatoj.

Vi interproksimigas la homojn, kiuj soifas la unuecon.

Vi varmigas la sangon kaj igas la koron bati pli ofte ĉe ĉiu neindiferenta homo, kiu vidas en Vi ne nur lingvon, en kiu oni parolas, sed ion nekompareble pli  grandan   

tion, kio helpas al la homoj estimi, respekti, ami unu la alian.

Vi sanigas la vunditajn homajn animojn, kiuj estis turmentataj pro ekzistanta nekompreno inter la popoloj, nekompreno kondukanta al la reciproka malamikeco,   

reciproka malamo.

Vi ĝojige inspiras ĉiun homon kun amanta koro, kreskigas la flugilojn!

 

Ho, Esperanto!

En Vi kaŝiĝas arda alvoko al la paco, konkordo, kunlaboro, amikeco, do al la unueco de ĉiuj popoloj sur la tero, alvoko al tia unueco, ĉe kiu la popoloj kaj apartaj

homoj ne perdas siajn kulturon, unikecon, originalecon, personajn kvalitojn. Do, al ĉiu popolo kaj homo Vi donas rajton esti si mem.

Vi scias, ke la vera unueco similas al la ĝardeno, en kiu kreskas diversaj belegaj floroj! La belega unueco de la diverseco!

Vi arde vokas nin sekvi la vojon de perfektiĝo! Vi vokas nin sekvi Vin!

Naskiĝu do en la homaj koroj la konvena eĥo, la respondaj sentoj! La homojn ja ne eblas unuigi iel devige, preme. Al la unueco kondukas la homa perfektiĝo!

Vi instruas la reprezentantojn de diversaj nacioj, kiuj parolas en malsamaj lingvoj, la junularon estimi unu la alian.

Vi deziras vidi la homojn pli bonkoraj, pli moralecaj, pli celstrebaj.

Vin sekvas la homoj, kies celoj estas noblaj!

En Viaj vicoj estas homoj, kiuj per sia agado, kaj eble eĉ per sia vivekzemplo, servas al la Lumo.

Vi estas magneto, kiu altiras la Lumajn homojn kaj eĉ kreskigas ilin.

Vi estas la Lumo!

Vi skribis sur Via standardo:

 

Ne bezonas ni la oron,

sangon kaj doloron,

se ekzistas en la mondo

AMO kaj KONKORDO!

Ho, Esperanto!

Vi helpas al la popoloj detrui la murojn, kiuj disigas la homojn.

Vi estas pacama! Vi estas paciga!

Ĉe la start-linio estu ĉiam viaj novaj pacbatalantoj!

Antaŭ ĉiu homo Vi malfermas pordon al la nova, granda mondo!

Neeblo de la interkomunikiĝo estas granda maljusto.

Forigante ĝin Vi agas juste. Vi estas justeco!

La interhoma komunikiĝo estas miraklo! Al la homoj de la tuta tero Vi donacas tiun miraklon! Vi estas donacanto de la miraklo!

Vi estas longe atendita heroldo de la novaj ĝojigaj ebloj en la homaj interrilatoj!

Ni estas dankaj al Vi pro tio, ke Vi donas al la homoj agrablan reciprokan senperan eblon riveli sian bonkorecon, riveli amon de la koroj.

Vi kontribuas starigon de la novaj, pli perfektaj homaj interrilatoj sur la planeda nivelo!

Por multaj homoj Vi fariĝis fidela amiko, Vi fariĝis vivosenco.

 

Ho, Esperanto!

Via nomo diras pri la espero. Ĉi tiu espero realiĝu!

Vi permesis al la naskiĝinta revo plifortikiĝi. Sed ni komprenas, ke necesas persiste labori, sen ŝpari la fortojn, por ke la belega revo fariĝu vivrealo.

La venko ĝojigos ĉiujn, ĉar ĝi estas bezonata por ĉiuj. Tial ni arde deziras, ke ne estu baroj sur Via vojo!

 

Ho, Esperanto!

Vi estas progreso de la homaj interrilatoj!

Vi vastigas la vivospacon kaj pliheligas la forojn.

Vi donacas la vivosencon!

Vi kontribuas la homan perfektiĝon.

Vi estas progreso!

Vi povas fariĝi trezorejo de la monda kulturo!!!

La saĝaj libroj instruas nin:

– Kulturo estas antipodo de la krueleco.

– Kulturo estas amo al la homo.

– Kulturo estas sindefendo kontraŭ la regreso.

– La vera sinsavo estas en la kulturo.

– La monda kulturo estas kontraŭmilita muro, kreita el la eminentaj libroj.

– Kulturo estas la Lumo.

– Kulturo estas respekto al la Lumo.

– La venko de la kulturo estas neevitebla, kiel sunleviĝo!

Ho, Esperanto!

Servu al la afero de la monda kulturo!!!

La junularo, nia estonto, sekvu Vin!

 

Dio testamentis al la homoj ami unu la alian, sed ĉu eblas plenumi tiun ĉi postulon de Dio, se la homoj ne havas eblon kompreni unu la alian???

Ho, Esperanto! Vi donas tian eblon! Tial Vi estas Dieca!

Via apero estas komenco de praktika realigo de tiu ĉi testamento (ami la homojn) sur la monda nivelo!

Alportu do al la homoj feliĉon!

Ho, Esperanto!

Via kreinto estas kvazaŭ Luma Spirito, destinita por rekrei la rompitan unuecon de la homaro, kiu suferas post ruinigo de la Babilona turo.

 La homama Ludoviko Zamenhof, kies koro kompatemis al la homoj, fordonis al Vi sian animon. Estas agrable, ke ankaŭ nun inter Viaj adeptoj estas  

nemalmultaj

homoj, kiuj same ame rilatas Vin. Vi estas teksita el la amo.

Vi helpas al la homoj ami unu la alian.

Vi estas la amo!

Ekzistas la proverbo: “Kiam parolas la kanonoj, la Muzoj silentas”.

Ni, esperantistoj, revas pri la alia tempo, pri kiu eblas diri: “Kiam parolas la Muzoj, la kanonoj silentas!”

 

Ho, Esperanto!

Vi estas espero de la homaro pri ekesto sur nia planedo de amikecaj, fratecaj, pacaj interrilatoj, interrilatoj de la amo!

Vi estas la novepoka aŭroro de unueco de la homoj sur la tuta tero!

Vi estas kiel birdo, kiu flugas ĉie sen atenti landlimojn. Vi scias, ke venas tempo, kiam ĉio dependas de stato de la animĝardeno (se tiu ĝardrno estas

plantita, se ĝi

kreskas). De ĝi dependas kiuj birdoj venas kaj pri kio kantas.

Alportu do al ĉiu homo la sciigon pri neceso perfektiĝi!

Vi scias ke la homa animo povas esti belega, kiel la floro, sed bedaŭrinde iufoje ĝi povas aspekti tute aliel. Tial la homo neniam devas forgesi pri ekzisto

de la floro,

kies belo estas memorigo pri la perfekteco.

Alportu do al ĉiu homo la sciigon pri tio, ke la homo devas fariĝi inda por estimo de la Kreinto, ke la homo, kiu estas la plej alta riveliĝo de la vivo, en

sia evoluo

devas atingi Diecan harmonion.

Via apero estas la longe atendita, ĝojiga, hela, kolorriĉa festo inter la ĉiama grizaĵo! 

Estu neestingebla Via agado, direktita al interproksimiĝo de la homoj!

 

Ho, Esperanto!

Vi estas amikeco!

Vi estas konkordo!

Vi estas unueco!

Vi estas frateco!

Vi estas paco!

Vi estas amo!

Vi estas ĝojo!

Vi estas miraklo!!!

 

Grigorij Berezin (Ukrainio).

<  gri-n@mail.ru  >  kaj  <  berezing@yahoo.com >

 

 

 

 

 

Neprofitema Amo

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 04/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 04/03