Renkontiĝaj mapoj ĉe
EsperantoLand.org/renkontighoj
"100 jarojn Esperanto en Berlin" 21a/23a de novembro 2003
Saluton!
Sur la renkontiĝaj mapoj de EsperantoLand ekde mallonga tempo troviĝas priskribo
pri la Jubilea Festo "100 jarojn Esperanto en Berlin" de la 21a ĝis la 23a de
novembro 2003.
Ĝi estas unu el dudeko da renkontiĝoj aktuale troveblaj en Germanio sur la
renkontiĝaj mapoj de EsperantoLand.
http://www.esperantoland.org/renkontighoj/mapo.php?mapo=13
La konataj estontaj renkontiĝoj estas signitaj per punkto en la mapo kaj
samtempe ordigitaj laŭ dato en la submapa listo. Klakado kondukas al la
priskribo de la renkontiĝo.
Ni multe dankas al la organizantoj de renkontiĝoj, kiuj enmetis kaj enmetas
siajn informojn kaj tiel ebligas al la interesitaj Esperanto-parolantoj facile
eltrovi la interesajn renkontiĝojn en la
dezirata regiono.
La maparo de EsperantoLand ofertas la eblecon rapide prezenti sian renkontiĝon
kun bildo, eĉ se oni mem ne disponas pri retopaĝoj (aŭ timas la fakan laboron).
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org
2a Novjara Renkontiĝo 2003-12-28 .. 2004-01-02
en Tecklenburg apud Münster (Germanio)
http://www.EsperantoLand.org/nr
Renkontiĝaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/renkontighoj
Mapoj de Esperanto-grupoj
http://www.EsperantoLand.org/grupoj