Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Informvespero pri Esperanto en Nürnberg

 

Mi volas informi, ke lunde, la 13an de oktobro 2003, vespere okazis en Nürnberg (urba klubrenkontejo "Villa Leon") enkondukkurso (informo) pri la lingvo Esperanto por novuloj. Ĉi tiun informvesperon gvidis kaj aranĝis Anny Hartwig, la prezidantino de la Esperanto-Grupo Nürnberg, kune kun Helmut Sebastian (vicprezidanto) kaj Pit Kreiner (li prezentis la gramatikajn regulojn de Esperanto).

La afero havis grandan sukceson, ĉar venis al ĉi tiu informvespero 16 partoprenantoj (de ĉi tiu 16 partoprenantoj estis 4 personoj klubmembroj). Do la ĉambro (en la "Villa Leon") en kiu okazis la kunveno, preskaŭ ne plu havis liberan lokon !!! Post la prezentado de la Esperanto-gramatiko kaj kiujn avantaĝojn oni havas, se oni regas nian lingvon, indikis 3 personoj, ke ili aliĝas al komencanta kurso. De la restintaj kelkaj personoj indikis, ke ili volas lerni Esperanton senkurse, do per memstudado.

Laŭ mi la afero estis granda sukceso. Mi gratulas al Anny Hartwig kaj al la helpantoj Helmut Sebastian kaj Pit Kreiner tre kore.

Amikece
Bernhard Maurer
http://www.fen-net.de/~ea1448
------------------------------------------------------------------

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 04/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 04/03