Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

 

 

NEPROFITEMA  AMO

 

Mi estas ukrainiano. Iufoje mi sidis ĉe la tablo en mia hejmo kaj ion skribis. Estis enŝaltita la radioricevilo. Mallaŭte sonis agrabla muziko, poste komenciĝis iu radioelsendo. Subite mi ekaŭdis la vortojn, kiuj igis min pensi. Trasonis nekutimaj vortoj. En la ukraina lingvo estis dirite: “Genuflekse adorkliniĝu ne antaŭ tiu, de kiu dependas Via sorto: ne antaŭ la estro, ne antaŭ la stelo, ne antaŭ la eterneco, sed adorkliniĝu antaŭ la homo bonkor-bonkora, ekzemple antaŭ panjo Via!.. Kaj tio estos la alteco, sed ne sinmalaltigo!”

Aŭdante la kortuŝajn vortojn mi ĉesigis la laboron kaj enpensiĝis. Estas ja pri kio pensi kiam oni instruas nin pri la vera, neprofitema amo… Tiam mi rememoris pri la kompatema junulo, kies koro sentis doloron pro la malfeliĉoj kaj suferoj de la homoj. Mi pensis pri la juna Ludoviko Zamenhof. Mi opinias, ke ni ĉiuj rajtas kaj devas adorkliniĝi antaŭ la bonkor-bonkorega homo, kiu ne povis esti indiferenta al la interesoj kaj bezonoj de la tuta homaro kaj kiu en sia koro, sendube, havis la sinceran neprofiteman amon al la homoj. Ja tiam dum lia junaĝo (mi daŭrigos verse)

la projekto lontana

de la lingv’ filigrana

estis frukto de l’ am’

de l’ aŭtoro humana,

de l’ anim’ estis flam’!

 

En niaj koroj ni ĉiam havu la grandegan dankemon al la aŭtoro de la lingvo Esperanto! Ja li donacis al ni la bonegan rimedon de interkompreniĝo! Gloron al Dio pro nia bonega lingvo, pro Ludoviko Zamenhof! Tiu ĉi ege modesta kaj bonkora homo pro sia anima fajro de la amo al la homoj transformiĝis je nia vojmontra stelo. La verkita de mi “Odo al la internacia lingvo Esperanto” estas esprimo de mia sincera dankemo al nia kara majstro Ludoviko Zamenhof.

 

Grigorij Berezin (Ukrainio)

gri-n@mail.ru berezing@yahoo.com gri-n@yandex.ru.

 

 

Odo de Esperanto

 

 

 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 04/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 04/03