Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

# Vortordo # Interretaj koboldoj # Claude HAGEGE pri Esperanto

 

Tiklis kelkaj ricevantoj de antaŭa komuniko la jena traduko de la titolo de memuaro de Claudie Demongeot ("L'insertion sociale des jeunes en difficulté psychique au moyen de  l'espéranto") :

"La sociala integriĝo de la gejunuloj en psika malhelpo per Esperanto",

Nu, metu ĉiujn tiujn vortojn en bokallo, fermu ĝin, skuu ĝin, malfermu
ĝin kaj, kun fermitaj okuloj, prenu ilin unu post la alia el ĝi kaj
preskaŭ certe vi ricevos tion ;-)

"La sociala integriĝo per Esperanto de la gejunuloj en psika malhelpo".

Kaj estos eĉ pli bone se vi aldonos komojn :

"La sociala integriĝo, per Esperanto, de la gejunuloj en psika malhelpo".

Ĉu (pli) bone ?

===

Kelkaj ricevantoj plendas, jam de kelka tempo, ke la komunikoj, kaj en Esperanto, kaj en la franca, estas grandparte nelegeblaj pro fuŝiĝo de literoj kun super- aŭ sub-signoj. La problemo estas, ke kiam mi ŝanĝas iun reguligon por kontentigi iujn, aliaj plendas. Certe nun granda parto de la Esperanto-uzantoj povas ricevi tekston en tute normale tajpita Esperanto-alfabeto, ĉu PC-, ĉu Mac-uzantoj, escepte se la komputiloj kaj programoj estas iom malnovaj (eble antaŭ 1998 ?), ne UNICODE-kapablaj.
Pri Mac, la metodo estis klarigita en antaŭa komuniko. Pri PC, certe estas kompetentuloj, kiuj povas klarigi kion faru la PC-uzantoj. Ĉu via programo de ricevo de mesaĝoj estas reguligita sur "Unicode" ? Klarigoj pri Unicode troviĝas ĉe : <
http://www.unicode.org/unicode/standard/translations/esperanto.html>.
Certe ekzistas aliaj paĝoj pri la temo. Multaj klarigoj pri tio kaj aliaj temoj estas troveblaj, ankaŭ nacilingve, per Google.
 

===

Dankon al Stéphane Lelaure pro atentigo pri interesa dokumento en kiu la fama lingvisto Claude Hagège, certe influa en la decidoj de la aŭtoritatoj kaj edukinstancoj rilate al Esperanto, eble eĉ ne nur en Francio, pritraktas Esperanton kun scienca honesteco. Temas pri enŝutebla PDF-dokumento titolita "Le défi des langues, ou la quête du parfait et la souillure de l'exception" (La defio de la lingvoj, aŭ la serĉado de la perfekteco kaj la malpurigo de la escepto).

Iru al :  <http://www.cavi.univ-paris3.fr/ilpga/Actes-Exception-2003/>
Vi klaku sur "Articles - Résumés - Affiches". Tie troviĝas amaso da PDF-dokumentoj. La resumo (sen mencio pri E) kaj la teksto de la prelego de Claude Hagège troviĝas en la supra parto de la centra kolumno.Temas pri komunikaĵo, kiun li faris en internacia kolokvo okazinta en Parizo, en la Instituto de la angleparolanta mondo (!) la 10-an kaj 11-an de junio 2003. Menciitaj en la bibliografio estas libroj de Pierre Janton ("L'espéranto", P.U.F., Parizo), Claude Piron ("Le défi des langues", L'Harmattan, Parizo), François Lo Jacomo ("Liberté ou autorité dans l'évolution de l'espéranto", memeldono, Parizo), René Centassi kaj mi mem ("L'homme qui a défié Babel, L'Harmattan, Parizo -- kiu cetere
ekzistas ankaŭ en E-traduko), kaj ankaŭ Esperanto-artikolo de Gaston Waringhien : "Kial ni devas respekti la Fundamenton ?", el La Revue française d'espéranto, Parizo.

===

DANKON al la sendintoj de gratul- kaj dank-mesaĝoj al la urbestro de Luçon pro lia subteno al la klopodoj de la asocio Espéranto-Vendée okaze de la centjariĝo de Esperanto en Vendeo kiun ni festos morgaŭ, sabate.
Pliaj, prefere koncizaj, kun mencio de la urbo kaj lando, eventuale de la profesio aŭ funkcio, estos bonvenaj. Krom el Francio venis mesaĝoj el Brazilo (unue !), Belgio (3), Svedio, Hispanio. Ĉu Esperanto estas vere internacia ?

===

GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO
SERVICE DE PRESSE DE SAT-AMIKARO


 

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 04/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 04/03