Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informatiomnen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

"KARNAVALA, NACIA KOSTUMO DE TUTA MONDO, iliaj specialecoj kaj diferencoj"

 

Karaj samideanoj!

Kostroma E-Teamo (Rusio) daŭre kolektas leterojn al letervespero, kiu okazos komence de decembro 2003-a en Kostroma. Temo de la letervespero estas

"KARNAVALA, NACIA KOSTUMO DE TUTA MONDO, iliaj specialecoj kaj diferencoj."

Ni jam ricevis unuajn belegajn mesaĝojn, kaj atendas la viajn. En Rusio
 oni kutime ne organizas karnavalojn, kaj estas por ni ege interese scii  pri ili.

Bonvolu sendi al ni bildkartojn aŭ fotojn kun bildoj de karnavala, nacia kostumo, infanajn kaj plenaĝulajn. Skribu, kiaj karnavalaj festoj okazis en via urbo.
Respondo post la vespero garantiata.

Viaj amikoj,
KETo

 -------------
Adreso por sendaĵoj:
RU-156005
Kostroma
str. Ivana Susanina, 54/17-79
Jelena Serova (karnavalo)

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 04/03 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 04/03