Informkampanjo en Kaliningrado
KALININGRADO. La
okan de oktobro, en "Калининградская правда" (Kaliningrada vero) aperis
artikoleto "Рок на эсперанто" (Esperanta
rok-muziko) pri ARKONES-19, kiu okazis 26-28 sep 2003 en Poznano (Pollando).La
artikoleton garnas foto de Adrzej Sochacki, kiu montras scenon el
koncerto de rok-grupo "Krio de morto". Ĉi tiu artikolo estas jam la kvara
priesperanta artikolo, aperinta lastatempe en la ĉefa tagĵurnalo de la plej
okcidenta regiono de Ruslando. Ĉiun artikolon akompanis foto. Aaktivuloj de
KREU (Kaliningrada Regiona Esperanto-Unuiĝo) planas daŭrigi la informkampanjon.
[HaGo]
----------
La Ondo de Esperanto / Sezonoj / Balta Esperanto-Forumo
Halina Gorecka / Aleksander Korĵenkov
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, p.k. 1248, Ruslando
Retadreso: sezonoj@gazinter.net
http://Esperanto.Org/Ondo
Telefono: (0112) 566033