Estimataj Gesamideanoj,
Mi afable sciigas vin, ke Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin estas
organizanta en MIELNO(PL) la 26-an Ĉebaltan Esperantistan Printempon. Ĝi okazos
en la tagoj 15-23 de junio 2004 j. Sekvas detala informilo pri ĈEP mi kore
invitas vin MIELNON, por ĝui riĉan ĈEP-programon kaj neripeteblan esperantistan
etoson.
Estu tiel afablaj kaj sciigu viajn gesamideanojn (konatojn, geklubanojn,
leteramikojn) pri la 26-a ĈEP en MIELNO.
Mi kore kaj samideane salutas vin dezirante al vi ĉion plej bonan en via vivo
kaj poresperanta agado.FARTU BONE,VIVU SANE kun ESPERANTO AKOMPANE.
Prezidanto de E-FILIO en Koszalin
mgr Czesław
Baranowski
LA 26-a ĈEBALTA
ESPERANTISTA PRINTEMPO
MIELNO (PL) 15.06. -
23.06. 2004 jaro
Pola Esperanto-Asocio Filio en KOSZALIN organizas en la tagoj 15-23 de junio
2004 jaro la 26-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON kun riĉa kaj varia
E-PROGRAMO. Tiu ĉi internacia E-aranĝo okazos en la atrakcia kaj ĉarmoplena
ripozloko MIELNO, pitoreske situanta inter BALTA MARO kaj JAMNO lago, 12 km
nordokcidente de la distrikta kaj vizitinda urbo KOSZALIN. Pri atrakcio de
MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa strando kun altiĝantaj dunoj,
verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniĝa mikroklimato kun aero saturita
de jodo.
Ne
mankas en Mielno distraĵoj, oni povas tie agrable sin amuzi.
LA PROGRAMO de la 26-a ĈEP antaŭvidas: interesajn prelegojn kun videofilmoj,
konkursojn kun valoraj premioj, ekskursojn al vizitindaj lokoj, ĉiutagan
kantadon, dancadon kaj lingvoperefektigadon. Por volontuloj, havantaj validajn
pasportojn, okazos tuttaga ekskurso per komforta flugŝipo al havenurbo NEKSO (BORNHOLMO).
Tiu ĉi plezuro (aparte pagenda) kostos ĉ.40 ? (170 złotojn).
En Mielno ĉiu havos sufiĉe da tempo por agrable promeni kaj sunumi, ankaŭ sur la
proksima naturista strando. Eblas naĝi ne nur en la maro, sed ankaŭ en du
tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo.Oni povas ankaŭ malmultekoste pruntepreni
biciklon por viziti la regionon.
Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon. Ni
petas kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj kanzonoj,
E-videofilmojn, ktp.ktp. Estas planata eta aŭkcio de e s p e r a n t a ĵ o j.
L O Ĝ L O K O: GASTAMA RIPOZCENTRO de POPOLAJ SPORTTEAMOJ.
A D R E S O : 76-032 MIELNO, str. Mickiewicza 3. tel.+48 / (0) 94 /
3189-539.
LA RIPOZCENTRO, konsistanta el 5 duetaĝaj domoj kun sunterasoj, estas ĉirkaŭbarita
kaj garantias al aŭtoposedantoj sekuran aŭtoparkon. Ĝi situas ĉ. 150 m de
JAMNO-lago kaj ĉ. 70 m de la strando.
L O Ĝ K O N D I Ĉ O J: Loĝado nur en dulitaj, bone ekipitaj ĉambroj kun propraj
lavujoj. En ĉiu koridoro estas 4 ĉambroj kaj 2 duŝejoj, eblas saŭni, bilardi,
kafumi ktp.
SURLOKE TROVIĜAS: belega manĝejo, kunvenejo, diskejo, eta bufedo kaj
florornamita korto kun multaj sidlokoj por ripozi, babili kaj kanti.
Se iu
volas nepre loĝi sola, devas pagi aldone 60 eŭro por la dua libera lito.
PARTOPRENKOTIZO: inkluzivas oportunan loĝadon, bongustajn manĝojn ( tri manĝoj
potage ), kongresajn materialojn, kaj riĉan esperantan programon, sed nenian
s a n a s e k u r o n.
PARTOPRENKOTIZO VARIAS DEPENDE de ALIĜTEMPO kaj egalas al:
A B
-130 eŭro 210 eŭro (aŭ egalvaloro ) - aliĝo ĝis la 30.03.2004 jaro
-140 eŭro 220 eŭro (aŭ egalvaloro ) - aliĝo ĝis la 30.04.2004 jaro
-150 eŭro 230 eŭro (aŭ egalvaloro) - aliĝo ĝis la 30.05.2004 jaro
TARIFO: A por samideanoj el ekssocialismaj landoj,
B -- por esperantistoj el ceteraj landoj (ankaŭ el iama GDR),
A T E N T O N : Post la 30-a de majo 2004 jaro organizantoj ne garantias
akcepton de aliĝiloj. Ĉiu aliĝinto devas pagi plenan partoprenkotizon,
sendepende de tio, kiom da tagoj daŭros lia restado en MIELNO. Antaŭpago ne
estas repagebla!!!
A L I Ĝ M A N I E R O : Oni devas precize plenigi la
kunmetitan aliĝilon kaj resendi ĝin kiel eble
plej frue al ĈEP- ORGANIZANTOJ.
Ĉiuj aliĝantoj el Pollando devas ĝiri antaŭpagon de 100 PLN (polaj złotoj)
en la banko-konton de Pola Esperanto-Asocio, Filio en Koszalin (vidu aliĝilon
por poloj).
La aranĝo komenciĝos de la tagmanĝo (la 15-an de junio) kaj finiĝos post la
matenmanĝo (la 23-an de junio). (n o v a ĵ o).
A L V E N O : Ni petas veni MIELNON la 15-an de junio antaŭtagmeze, nur
eksterlandanoj kaj polaj esperantistoj loĝantaj malproksime de Mielno povas veni
pli frue, t.e. la 14-an de junio en la horoj 16.00 - 24.00.
FORVETURO: la 23-an de junio antaŭtagmeze ( eblas forveturi post la tagmanĝo-
aparte pagenda en la manĝejo).
MIELNO estas facile atingebla per diversaj trafikiloj. De KOSZALIN al MIELNO
cirkulas urba buso N-ro 1 ( BUSHALTEJO troviĝas apud kosalina stacidomo ).
En MIELNO oni devas elaŭtobusigi ĉe la tria bushaltejo kaj post dekkelkaj pasoj
iri maldekstren, laŭ nia direktomontrilo kun VERDA STELO. Oni povas veni
MIELNON ankaŭ per unu el pluraj minibusoj, starantaj ĉe kosalina stacidomo.
Se estos kun vi almenaŭ unu esperantist/-in/o, mikrobuso pretos transporti vin
al SPORTA HOTELO.
KARAJ GESAMIDEANOJ, ne perdu la okazon, venu MIELNON kaj
partoprenu la 26-an ĈEBALTAN ESPERANTISTAN PRINTEMPON.
La aranĝo impresos vin forte pro neripetebla esperantista etoso kaj riĉa
E-programo. Ĝi donos al vi bonegan okazon por profundigi vian lingvokonon, ligi
novajn amikajn kontaktojn kaj agrable pasigi la tempon ĉe la Balta Maro.Tre
interesa por ĉiuj estos
ankaŭ la ekskurso al Nekso (BORNHOLMO) kaj renkonto tie kun danaj esperantistoj.
Oni povas kontaktigi kun ĈEP-organizanto per leteroj, telefone aŭ rete.
KORESPONDADRESO: POLA ESPERANTO-ASOCIO, BOX 30, PL-75-016 Koszalin-1
Pollando, TELEFONO: +48 / (0) 94 / 3404-563 ( petu S-ron BARANOWSKI ).
POŜTELEFONO AL ĈEP ORGANIZANTO: +48 / (0) 503-417-825.
RETADRESOJ:
barslavo@poczta.onet.pl
aŭ
barslavo@wp.pl
ORGANIZA
KOMITATO
Zum
Anmeldeformular - Al la aliĝilo