Labor-plano: informado - informa fako - listo "reago"
Karaj gesamideanoj!
Alia agado, antaŭvidata en la labor-plano estas la jena:
* UEA, kunlabore kun apartaj komisiitoj, starigu aŭ/kaj aktivigu informan fakon
por la ekstera publiko.
Unu el la eroj de ĉi tiu agado estas perfekte realigata de la
reta listo <reago@yahoogroups.com>.
Tie renkontiĝas la homoj, kiuj informas pri artikoloj aperintaj en gazetoj kun
mencioj pri Esperanto, kaj la homoj kiuj skribas leterojn (fakte mesaĝojn) por
reagi kaj doni ĝustajn informojn, kej eventuale laŭdi la ĵurnaliston, se la
artikolo estis favora kaj kun ĝustaj informoj.
Ili faras tre bonan laboron. Se vi volas helpi, sendu la kutiman sentekstan mesaĝon
al <reago-subscribe@yahoogroups.com>.
Evidente tiu laboro estas farinda en ĉiuj lingvoj kaj en ĉiuj landoj.
Amike
Renato Corsetti
------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato@kiesperanto.org>
------------------------------------