Du pliaj E-kantoj en la
reto
------------------------------------
Maŝa Koĉetkova, unu el la plej konataj kaj ŝatataj rusiaj E-kantistinoj ĵus
aldonis al sia retejo
http://progressor.ru/dara/esper.html du pliajn
kantojn en Esperanto: " Lulkanto" kaj "Stratoj de via anim' ".
Lastatempe Maŝa malmulte prezentiĝis antaŭ E-publiko en la rusia Esperantujo -
unue pro la nasko de filino, due, ĉar ŝi komencis akiri grandan renomon ĉe rusia
(neE-a) publiko. Pasintjare ŝi iĝis premiito de Gruŝinskij festivalo, verŝajne
la plej amasa en la mondo festivalo por kantistoj kun akustika gitaro (en tiu
festivalo ordinare partoprenas ĝis 300-350 mil personoj). Ŝi iĝis laŭreato ankaŭ
de kelkaj aliaj rusia festivaloj de aŭtoraj kantoj kaj sekve ofte estas vokata
por koncerti en diversaj urboj. Kutime dum la koncertoj ŝi plenumas ankaŭ unu-du
E-kantojn.
Ŝiaj kantoj estas tre melodiaj - kaj ofte minoraj. Sed ĉiam ege belaj, verkitaj
en perfekta Esperanto.
Andrej Grigorjevskij