La 11-a Togolanda E-kongreso (TEK)
==================================
De la 27-a ĝis la 29-a de decembro
2003 la landa asocio en Togolando okazigis en la urbo Aneho sian 11-an nacian
kongreson kun la partopreno de ĉirkaŭ sepdek partoprenantoj El Togolando, Benino
kaj Niĝerio. Okazis tiam ankaŭ la Zamenhoffesto 2003, kiu tiel rolis kiel la
antaŭkongreso.
La 27-an de decembro 2003 pli ol kvindek Esperantistoj venintaj al ĉiuj anguloj de Togolando celebris la Zamenhoffeston en la urbo Aneho. Ĉeeestis la feston ankaŭ Esperantistoj el Niĝerio kaj Benino: paroladoj, muziko, kunmanĝo kaj futbalmaĉo movis la partoprenantojn. Kvankam la futbalteamo Esperanto de UTE malvenkis, la Esperantistoj tamen ĝojege en la vespero ekokazigis la 11-an TEK. La unua komitatakunsido lanĉis la kongreson.
La 28-an de decembro okazis la inaŭguro de la kongreso kun ĉirkaŭ sepdek homoj. La ĝenerala sekretario de la urbestro malfermis la kongreson. Reprezentantoj de FTACU, TEJO kaj UEA partoprenis la aranĝon. Aliaj eroj (ĝenerala asembleo, prelego pri la kongresa temo, internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, kvizo,ktp.) sekvis la inaŭguron, kaj la 29-an de decembro fermiĝis la kongreso.
La 12-a Togolanda Esperanto-Kongreso okazos de la 26-a ĝis la 28-a de decembro 2004 en la urbo ANEHO, ĉemara loko ege gastama, kaj en kies ĉirkaŭaĵoj multas Esperantistoj.