Kristnasko 2003 kaj informado pri Esperanto
Ankoraŭfoje la katolikaj
esperantistoj sukcesis informi la tutan katolikan mondon pri Esperanto kaj donis
al ni ĉiuj tre belan ekzemplon de aktiva informado.
Laŭ la jam konata iniciato de Giovanni Conti, dum la salutoj de la Papo en
pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto, grupo de esperantistoj en la placo
montris grandajn literojn, kiuj formis la vorton ESPERANTO.
La tuta ceremonio estis dissendita televide al multaj landoj de la mondo, kaj de
tempo al tempo la televido montris la grupon.
Vi trovos informojn kaj fotojn pri la tuta evento en Vatikano je la paĝoj:
http://www.ikue.org/kristnasko/urbietorbi.htm
Dankon, katolikaj esperantistoj!
Renato Corsetti
------------------------------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato@kiesperanto.org>
------------------------------------------------------------