Recenzisto estas serĉata
Kara amikoj,
La afrika oficejo de UEA havas eldonan fakon. Ĝi jam eldonis pli
ol 10 libretojn nun vendatajn tra la mondo.Ili recenzis Esperantistoj.
Alian libron ĝi nun havas pretan, kvankam ne ĝi mem eldonis ĝin.
Ankaŭ tiun ĉi libron legu niaj gesamideanoj, ĉu ne ?
Temas pri tre interesa afrika fabellibro kun allogaj koloraj desegnaĵoj.
Kiu tralegos tiun libron, tiu scios multon ne nur pri la pratempo en
Afriko, sed ankaŭ pri la nuna vivmaniero de la afrikanoj.
La Oficejo estas serĉanta volontulajn samideanojn, kiuj helpos konigi la
libron recenzante ĝin.
Kiuj pretas helpi al la afrika oficejo, tiu disponigu al ĝi siajn paperpoŝtajn adresojn, al kiuj la ekzempleroj de la libro estu senditaj.
Anticipan dankon !
La sekretario de AO
Koffi DOUMEGNON