Ago-Tago 2003
Karaj esperantistoj partoprenontaj la agadojn de la
Ago-tago,
mi ne devas diri al vi, kion vi devas fari venontan sabaton, la 4-an de oktobro,
okaze de la tradicia Ago-tago.
Ĉi tiu "festo" de la rekta poresperanta agado je landa kaj loka niveloj estas
jam tradicio bone enradikiĝinta.
Eventuale nun venis la tempo repensi ĝin, rilate al la tago, en kiu ĝi okazas,
kaj rilate al la agadoj.
Pri la tago ne estas dubo, ke ĝi estis decidita surbaze de oportuneco por
eŭropaj esperantistoj, kaj ĝenerale de multaj el la loĝantoj en la norda
duon-mondo. Tradicie oktobro estas la monato, en kiu rekomenciĝas
Esperanto-kursoj kaj ĝenerale la agado de la Esperanto-kluboj. Aliflanke la
movado nun tiom tutmondiĝis, ke oni nepre devas trovi periodon konvenan ankaŭ
por japanoj, argentinanoj aŭ aŭstralianoj.
Pri la agadoj certe daŭros la tradiciaj lokaj kaj landaj agadoj: aliro al
amaskomunikiloj, por ke ili dissendu pri Esperanto, disdonado de flugfolioj en
homplenaj stratoj, afiŝado aŭ ekspozicioj en strategiaj punktoj, ktp.
Sed apud ili ni devos inventi ankaŭ virtualan Ago-tagon. Mi aludas je reta agado
en difinita periodo, nespama sed tamen efika, por informi pri niaj atingoj en la
reta mondo kaj pri nia entuta ekzisto.
Pri viaj agadoj por kompilota komuna listo bonvolu sciigi al la adreso de la
estrarano de UEA pri informado,
Andrej Grigorievskij.
Amike
Renato Corsetti
------------------------------------
Renato Corsetti, via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@esperanto.org>