Informoj el la Esperanto-urbo Herzberg
Herzberg, la
Esperanto-urbo
dato: 11.11.2006
Kara amiko de Esperanto, jen kelkaj rapidinformoj el la
nova oficiala Esperanto-urbo.
1) FAME: Germana
Esperanto-Centro + Esperanto-Societo Sudharco ricevis la ĉijaran
FAME-kulturpremion de la urbo Aalen je alteco de 5.000 EUR. La urbestro de
Herzberg - la Esperanto-urbo s-ro Gerhard Walter mem bonhumore kaj fiere
prezentis la laŭdadon en la urba biblioteko de Aalen. La prezidanto de
FAME-fondaĵo s-ro Herbert Mayer (estro de la Esperanto-Muzeo en Vieno) kaj la
prezidanto de GEA Andreas Emmerich ege laŭdis la konstantajn kaj sukcesajn
aktivecojn en Herzberg.
Gerhard Walter kiel urbestro de la oficiala Esperanto-urbo nun eklernas
Esperanton.
Ni ege dankas al ĉiuj, kiuj subtenis nian ĝisnunan agadon kaj helpis atingi
bonajn rezultojn!
Fotoj estas videblaj en la Fotoalbumo de
www.ic-herzberg.de.
2) EKSPOZICIO: La jubilea ekspozicio de GEA pendis dum ĉirkaŭ 5 semajnoj
en la kavalira salono de la kastelo Herzberg. La estrino de la muzeo s-ino
Friedrich, laŭdis nian bonkvalitan kaj varian ekspozicion. Pli ol 1000 homoj
enrigardis, estis multaj pozitivaj reagoj.
La ekspozicimaterialo konsistas el du partoj: historio de la lingvo kaj 100-jara
movado en Germanio, kaj nunaj uzterenoj de Esperanto. Ĉefe tiu dua parto donas
bonan inform- kaj varbeblecon pri Esperanto, do volonte ni pruntedonas la
bildojn, se aliloke estas ŝanco por prezentado (50x60 kaj 70x100 cm) kadroj.
3) RADIO VARSOVIO: la ĵurnalistinoj Barbara Pietrzak kaj Gabi Kosiarska
venis je komisio de la pola ministerio por eksterlandaj aferoj al Herzberg por
intervjui la aktivulojn ĉe Interkultura Centro kaj s-ro Gerhard Walter kaj s-ron
Hans-Joachim Bötel (direktoro de la gimnazio) pri la progreso de la lingvo
Esperanto en la estonta modelurbo. La surlokaj kompetentuloj substrekis la
gravecon de Esperanto-instruado kaj provas praktike interagadi kun ni.
4) ILEI: Je la venonta ĵaŭdo venos la ILEI estraro al la Esperanto-urbo
por plani la venontajn organizpaŝojn. (Cetere, en oktobro 10 kandidatoj sukcese
trapasis ILEI-ekzamenojn dum la Pedagogiaj Tagoj TORPEDo-2. Fotoj sur la
ICH-hejmpaĝo.)
Kiu volas vendredvespere enrigardi en Herzberg (ICH)? Bonvenon.
Amike salutas j.k.
Petro Otto Zsofia
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro