Germana
Esperanto-Asocio reaktivigis rubrikon “Aktualaĵoj”en sia ret-paĝaro
Se vi havas ion interesan por la German-lingva gazetaro ...
Al ĉiuj aktivuloj:
Germana Esperanto-Asocio (per mi) reaktivigis rubrikon “Aktualaĵoj”en sia
ret-paĝaro. Vidu
http://www.esperanto.de/presse/aktuelles/index.html.
En tiu rubriko aperu German-lingvaj artikoloj pri GRAVAJ okazaĵoj en la Germana
Esperanto-movado. La celo estas, ke iuj ĵurnalistoj malkovru
tiajn artikolojn kaj transprenu ilin; eble ankaŭ nur doni al ili la ideon,
kontakti nin por pli ĝenerala artikolo.
Bonvolu sendi al mi retpoŝte taŭgajn (ne tro longajn) tekstojn laŭeble en WORD.
Sed unue provu vidi tion el vidpunkto de ĵurnalisto:
Ĉu la okazaĵo estas sufiĉe interesa, ankaŭ ekster via urbo/regiono?
Kun multaj salutoj,
Rudolf
Fischer, vicprezidanto de GEA