Nove editorita Biblio aperis
BIBLIO. La unua eldono de noveditorita Biblio fare de Ekumena komisiono de IKUE kaj KELI sub la gvido de B. Eichkorn kaj A. Kronenberger
omaĝe al la multjara prezidanto de la
Ekumena Komisiono
Adolf Burkhardt.
Ĝi aperis kiel eksterordinara eldono de la serio Oriento-Okcidento sub la
aŭspicioj de UEA. La Biblio enhavas La Malnovan Testamenton
en la traduko de L. L. Zamenhof kun la Duakanonaj Libroj en la traduko de
G. Berveling kaj La Novan Testamenton en la traduko de la
Brita Komitato (J. C. Rust, B. J. Beveridge kaj C. G. Wilkinson).
La kovrilpaĝon kaj la titolpaĝon vi povas
vidi ĉe
http://www.kava-pech.cz/book-biblioe-esperanto.html
Ĝin vi povas mendi ĉe ĉiuj bonaj E-libroservoj, ĉe pastro
Bernhard Eichkorn
aŭ rekte de la eldonejo
KAVA-PECH
.
1375 p., 20.5 cm, 19.80 EUR
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Petro Chrdle,
Anglicka 878, 252 29 Dobrichovice
tel.: +420 257 712 201, fakso: +420 257 712 126
http://www.kava-pech.cz