Programplena oktobro en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Herzberg am Harz, la Esperanto-Urbo
26.10.2006
Karaj legantoj,
pardonu la iomete longan raporton, sed ni volas doni al vi
resumajn informojn pri la lastaj semajnoj kaj ankaŭ pri la iom renovigita
hejmpaĝo de ICH (www.ic-herzberg.de),
kie krom la freŝaj informoj nun en la menuo aperas nova punkto: FOTOALBUMO,
komence ĵus pri la ĉi-subaj renkontiĝoj:
1) Je la 3a de oktobro finiĝis TORPEDO 2, la tutlandaj pedagogiaj tagoj. Laŭ la
iniciato de Zsofia Korody denove estis organizata vere bonsukcesa semajnfino kun
diversaj altnivelaj fakprelegoj, ekz. de d-ro Rudolf Fischer, Josef Schiffer,
Stefan MacGill kaj aliaj. Estis bone ekhavi novajn sciojn por pli efika
E-instruado, lerni novajn metodojn, didaktikajn elementojn, interŝanĝi spertojn.
La ĉeftemo estis: lernolibroj kaj taŭgaj instrumetodoj. Ni jam rekomendas la
sekvontjaran renkontiĝon kun la ĉeftemo: Kiel uzi, utiligi la plej novajn
instruilojn (komputilon, interreton, video, dvd-filmojn, ktp.) en la E-instruado.
Dum tiu fakseminario ankaŭ okazis pluklerigado de ekzamenaj komisaroj kaj estis
ebleco trapasi ekzamenojn de GEI kaj ILEI. Jen la rezulto: 10 kandidatoj
partoprenis ekzamenojn de Germana Esperanto-Instituto laŭ du gradoj (lingva
kapapbleco kaj supera ekzameno), kaj krome 9 personoj partoprenis la baz- kaj
meznivelajn Esperanto-ekzamenojn de ILEI (Internacia Ligo de
Esperanto-Instruistoj).
Stefan MacGill emfazis, ke jam la duan fojon li spertis dum la ILEI-ekzamenoj en
Herzberg (resp. St. Andreasberg) la altnivelan scion de la
kandidatoj pri E-kulturo, movado, literaturo, kiu certe estas la rezulto de ilia
partopreno en la tradiciaj klerigkursoj, studsesioj en Herzberg.
2) Vicurbestro Ulrich Schramke kaj GEA-prezidanto Andreas Emmrich transdonis
sabatvespere (30.09.2006) la atestilojn pri kursfinaj ekzamenoj al: d-ro Hyllal
Denden el Northeim, Ursula Walczak el Northeim, Sascha Eisenträger el Osterode,
kaj la gimnazianoj Alexandra Schirmer el Herzberg, Saskia Neuse el
Herzberg-Pöhlde, Johanna Lohrengel el Elbingerode kaj Svenja Lauenstein el
Wulften. Ili multon lernis dum la 2-semajna somera arbara E-lernejo kune kun la
junulara grupo el la ĝemelurbo. Gratulojn!
3) Aktivulinoj el nia pola ĝemelurbo Gora denove ĉeestis en Herzberg. Ili
vizitis novajn E-rilatajn konstruaĵojn en Herzberg, ekz. la E-arkivon en la
subtegmentejo de la malnova urbodomo. Temis ankaŭ pri Esperanto-agadplano por la
sekva jaro.
4) La 50a GEFA-kongreso okazis en hotelo "Englischer Hof" en Herzberg.
Rolf Terjung, la GEFA-prezidanto, estis tre kontenta pri la kongresorganizado
kun diversaj prelegoj, busekskurso, klasika muziko far la grupo TRIO (Alfons
Hoffmann, Otto Kern, Ulrich Mattke), dancmuziko, lotumado, ktp. Ankaŭ
partoprenis gastoj el Danlando, Belgio kaj Rumanio.
5) Je la 10a de oktobro en la kavalira salono de kastelo Herzberg okazis la
inaŭguro de la nova jubilea GEA-ekspozicio. Ĝi pretiĝis por la 100-jara
datreveno de GEA kaj estis ekspoziciata en Braunschweig dum GEK 2006.
La urbestro de la nova Esperanto-urbo (Herzberg) Gerhard Walter faris sian unuan
prelegon en Esperanto.
Ĉu vi volas rigardi la VIDEO-FILMETON? Sur la renovigita
hejmpaĝo de ICH vi trovas ĝin inter la freŝaj novaĵoj (25.10.2006).
6) Post la GEFA-kongreso okazis interesa kultursemajno
kun konversaciado, muziko, rigardado de E-filmoj, memorado al Joachim Gießner,
ktp. La belega, suna vetero allogis al migradoj kaj ekskursoj en la
aŭtun-koloriĝanta Harz-montaro.
Korajn salutojn kaj bonvenon en nia / via Esperanto-urbo!!!
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro