5a Novjara Renkontiĝo (NR)
en Trier - finiĝas aliĝperiodo
Fine de la jaro pli ol cento da homoj
festos la novan jaron dum la 5a Novjara Renkontiĝo en Trier en Germanio. Atendos
vin prelegoj, kursoj, koncerto de Akordo kaj supozeble de aliaj,
vesperaj prezentoj, lingvaj kursoj, programo por infanoj, promenoj, ekskursoj
kaj kafejo por kunesti kaj babili. Detalojn legu
ĉe
http://www.esperantoland.org/nr.
Kiu partoprenos?
La liston de la jamaj aliĝintoj vi trovas
ĉe
http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr5.php. Ĉe
la infanoj ni indikas la naskighjaron.
Ĉu vi ŝatos kunfesti?
Eble vi ankoraŭ ne scias tute precize, dum kiom da tagoj vi povos resti, ĉu?
Prefere aliĝu nun kun proksimumaj indikoj - necesas almenaŭ iom precizigi la
kvanton da ĉambroj ĉe la domo... Kaj konsciu, ke la nuna aliĝperiodo finiĝas tre
baldaŭ, mi iom ŝovis al la 14a de septembro.
Mi sincere invitas vin partopreni en la 5a Novjara Renkontiĝo en Trier - venu
kaj ĝuu la kunestadon!
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand