Instrumaterialoj kaj taŭgaj metodoj - Faka kunveno organizata de AGEI kaj ILEI
1. TEMARO:
Instrumaterialoj kaj taŭgaj metodoj: tio estos la ĉeftemo
de la 2a Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDo-2), faka seminario pri
E-instruado inter la 29a de septembro kaj la 03a de oktobro en Herzberg am Harz.
Fakprelegoj, prezentado de libroj, ktp. kun metodika klarigo, diskutebleco,
spertinterŝangxo.
2. DONI:
Ĉu vi instruas E-on? Ĉu vi havas sperton, eble mem verkis iun instrumaterialon, instruhelpilon, uzas interesan eble propran metodon? Venu, kaj montru tion al la aliaj.
Rakontu pri viaj spertoj, ideoj, rezultoj, fiaskoj,
problemoj, ktp.
3. RICEVI:
Ĉu vi ŝatus instrui E-on aŭ simple
interesiĝas pri tiu fako? Ĉu vi serĉas instrumaterialojn taŭgajn por diversaj
aĝ- kaj celgrupoj? Venu, lernu, konsultiĝu!
4. EKZAMENI:
Dum la fakseminario okazos pluklerigado de
GEI-ekzamenantoj. Partoprenu kaj spertiĝu kiel
observanto. Ni lernu pri la novaĵoj kaj komune planu la
estontan laboron.
5. EKZAMENIĜI:
Dum TORPEDo-2 oni povas trapasi ekzamenojn
de GEI kaj ILEI. Eluzu tiun bonan ŝancon. Vi ne devas veturi for (kaj multekoste)
ekzemple al UK por akiri renoman atestilon pri via lingvoscio, la ekzamenantoj
venos al Herzberg!
6. EKKONI HOMOJN:
Ekkonu aŭtorojn, spertajn gekolegojn, i.a.
Andreas Emmerich, Rudolf Fischer, Stefan MacGill, Josef Schiffer, Gerald Tucker!
7. EKKONI LOKOJN:
Herzberg, la Esperanto-urbo atendas vin kun allogaj fakaj kaj turismaj programeroj. I
nterkultura Centro Herzberg/Germana
Esperanto-Centro malfermas siajn pordojn, bibliotekon, kursejon por vi.
8. SENKOSTA partopreno por regulaj partoprenantoj de la Studsesioj ĝis la
jaraĝo 26.
9. KOSTA sed RABATITA
por AGEI/ILEI-membroj: 30 EŬR,
por GEA-membroj: 35 EŬR
(por aliaj: 40 EŬR).
Post 09.09. 2006 bonvolu aldoni 5 eŭrojn
pli.
10. ALIĜO:
rabatita aliĝperiodo plilongigita ĝis 09.09.2006! La aliĝilojn (eblas anka rete per la hejmpaĝo www.ic-herzberg.de) bonvolu sendi al la adreso:
37412 Herzberg am Harz
Grubenhagenstr. 6
Tranoktejojn ni peras laŭ via deziro: en ICH (5-10 EŬR), privatgastejo (15-18 EŬR), Hotelo Goldener Hirsch (26 EŬR), Hotelo Englischer Hof (35 EŬR).
Nia
devizo: venu, vidu, spertu!
Kun multaj salutoj:
Zsofia Korody
prezidanto de AGEI
vicprezidanto de ILEI
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro