Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Aperis la nova eldono de la lernolibro "Tesi, la testudo"

"Tesi, la testudo": Aperis nova eldono de la populara Esperanto-
lernolibro - Neuauflage des beliebten Esperanto-Lehrbuchs erschienen

(Deutsche Zusammenfassung am Schluss)

Post kiam en 1985 aperis la unua eldono de "Tesi, la testudo", ĝi rapide fariĝis la plej populara Esperanto-lernolibro en Germanio.
Precipe junuloj ekŝatis la ĉarmajn rakontojn kaj desegnaĵojn pri la vivo de Tesi kaj la aliaj testudoj sur la vulkaninsulo.

La lernolibro estis tajpita per skribmaŝino, kaj sekve dum pli ol 20 jaroj oni tre atendis novan, plibeligitan eldonon. Finfine, en decembro 2006, ĝi aperis. La malnova Tesi-teamo (la iamaj studentoj, kiuj siatempe kreis la lernolibron en la Esperanto-domo Bonn) redaktis ĝin, kaj Esperantoland eldonis la 226-paĝan verkon (ISBN 978-3-922570-80-6).

Dum plimulto de la ĉarmaj desegnaĵoj restis senŝanĝa, la tekstoj nun estas kompostitaj per komputilo. La ekzercoj kaj ludoj nun troviĝas post la unuopaj lecionaj legaĵoj, ne plu en aparta ekzercaro malantaŭ ĉiuj legaĵoj; la dudirekta vortareto ne plu aperas kiel aparta volumo, sed fine de la libro. Multloke oni trovas iujn aktualigojn, kelkloke ankaŭ novajn aldonojn. Precipe laŭdinda estas la aldono de la vortkampo "Komputilo" sur paĝo 160-161, kiu igas la lernolibron utila ankaŭ por progresintoj.

Multloke oni korektis eraretojn (kiuj tro abundis precipe en la vortaro de la unua eldono); tamen kelkaj etaj fuŝaĵoj restis.
Ekzemple anstataŭ "ĉi vespere" (p. 102) kaj "ĉi-tie" (p. 195) oni devus skribi "ĉi-vespere" kaj "ĉi tie". Mi eĉ trovis novan
malglataĵon: Kial oni korektis "Vortoj konsistantaj nur el afiksoj" (1-a eldono, p. 155) nun al "Vortoj konsistante nur el afiksoj" (p.
178)?

Ĉiukaze, malgrauŭ ebla kritiko pri iuj detaloj, ni povas tre ĝoji  pri tio, ke finfine denove haveblas alloga lernolibro por  germanlingvanoj.

Mi forte rekomendas ĝin - precipe por uzo en Esperanto-kursoj, sed ankaŭ por individua lernado. La lernolibro
rapide konatigas al la lernantoj la tutan bazan gramatikon, ĉiujn  afiksojn kaj milon da pli aŭ malpli gravaj vortoj; sekve homoj, kiuj
ne tiel facile lernas fremdajn lingvojn, uzu pliajn lernilojn aldone.

"Tesi" nun haveblas je 20 € - ekzemple ĉe Esperantoland: 
http://www.esperantoland.org/de/libroj/libro.php?nro=1170

++++++++++++++++++++++

Mit der soeben erschienenen Neuauflage des Lehrbuchs "Tesi, la testudo" ("Tesi, die Schildkröte") gibt es nun endlich wieder ein attraktives Esperanto-Lehrbuch für den deutschen Sprachraum. Nähere Infos auf Deutsch findet man unter
http://www.esperantoland.org/de/libroj/libro.php?nro=1170

++++++++++++++++++++++

Amike

Ulrich Matthias

 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/06