Kursoj, studsesio kaj novaĵoj el E-urbo
Herzberg, la Esperanto-urbo dato: 26.11.2006
Germana Esperanto-Asocio -Filio por Klerigado kaj Kulturo
Saluton,
jen kelkaj freŝaj novaĵoj:
A.1) ILEI-estraro kun la vicprezidantino de UEA Claude Nourmont-Moon kaj
la observanto de TEJO Chuck Smith kunsidis en Herzberg. Laŭ nova decido estonte
ni funkcios kiel oficiala konstanta klerigejo de ILEI kaj i.a. servos la
trejnadon kaj instrukapabligon de estontaj kursgvidantoj, E-instruantoj.
A.2) Barbara Pietrzak de Pola Radio ĵus raportas pri germana urbo, kiu
ekde julio 2006 oficiale aldonis al sia nomo la kromnomon: Herzberg, die
Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo, bonvolu aŭskulti la intervjuon kun la
urberstro Gerhard Walter
http://www.polskieradio.pl/_admin/cm/polonia/_sekcja156/_audio/urbestro.mp3
kaj alian raporton kun la kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH)
pri la tiea instru- kaj kleriglaboro
http://www.polskieradio.pl/_admin/cm/polonia/_sekcja156/_audio/E-Centro
en Herzberg_P.Zilvar kaj Z. Korody.mp3
A.3) Fotojn pri novaj ZEO-j (ekz. dulingva ŝildo)
en la E-urbo vi povas vidi en la Fotoalbumo de ICH ĉe www.ic-herzberg.de
A.4) Esperantlingva urbo-prezentado estas trovebla sur la hejmpaĝo
www.herzberg.de sub menupunkto Esperanto-urbo. Pluaj
paĝoj sekvos.
A.5) Baldaŭ ni pretigos la jarkalendaron por 2007 kun niaj kursofertoj,
seminarioj, studsesioj, ktp.
Laŭ deziro volonte ni sendos ĝin ankaŭ per poŝto al vi, via klubo, ktp.
B.1) Inter 1a-3a decembro ni ofertas Esperanto-kursojn por komencantoj, progresintoj kaj parolantoj.
B.2) La 31a studsesio okazos inter 9a-10a de decembro 2006.
Ĉeftemo: tradukado kaj tradukarto kun la ĉefprelegantoj: d-ro Rudolf Fischer,
Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser (Cezaroj).
Tradicia Zamenhof-festo okazos en hotelo "Goldener Hirsch" la 9an de decembro
ekde la 19:00 horo kun la muzikistoj Alfons Hoffmann kaj Ulrich Mattke, (programo:
aŭkcio, amuzado, kantado, transdono de GEI-diplomoj).
Bonvolu baldaŭ aliĝi. Bonvenon al la Esperanto-urbo!
Amikajn salutojn:
Petro Zsofia Otto Kuba Marika
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de
http://fotos.web.de/esperanto-zentrum
http://fotos.web.de/interkultura-centro