Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Internacia Festivalo informas - aktuala aligĝtato: 69 personoj el 11 landoj

Karaj geamikoj,

 

jarfine al IF - ni atentigas pri nia limdato je 30 sep - ĝuu la favorajn kotizojn!

Ni bonvenigas vin al nia sukcesa kaj tradicia novjara aranĝo, ĉi-jare en germana Saarbrücken, en komforta junulara hotelo (ĉiuj ĉambroj kun duŝo kaj necesejo).

 

Pliajn detalojn kaj aliĝilon vi trovas en niaj interretaj paĝoj:

http://www.internacia-festivalo.de

 

 

Navigu tra niaj paĝoj, legu raportojn kaj ĝuu fotojn de la pasinta IF-etoso en Trier. Laŭdezire ni sendas pliajn informojn PDF-formate - aŭ la paperan version de niaj informiloj.

Intertempe aperis la Dua Informilo kiun ricevis ĉiu aliĝinto.

 

La proksimeco de Saarbrücken al la franca najbaro (nur 10 km al la iama limo) influis nian kadran temon, ni invitas al Francio - per prelegoj, filmoj kaj  tuttaga ekskurso al Strasburgo(fakultativa oferto, kun restoracia vizito).

 

Ni ofertas al vi varian programon, t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra kaj aliaj temoj, kursoj kaj urbaj promenoj. Vi ĝuos interesan vesperan programon, silvestrajn balon kaj -bufedon - kaj ĉiujtage nian faman E-trinkejon "Knajpo".

 

Cetere, en la februara numero de revuo Esperanto aperis tutpaĝa raporto pri IF de Claude Nourmont - i.a. sxi skribis: "... Pluan fojon IF meritis sian nomon kaj renomon, de bunta,

multaspekta, kleriga, bone organizita, etosoplena renkontiĝo."

 

Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 23-a IF en Saarbrücken -

Festu novjare kun ni, ĝuu la internaciecon de nia aranĝo!

HDP / Hans-Dieter Platz

(organizanto)

 

 

° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° ° °

... jarfine al IF - 23a IF en Saarbrücken

aliĝstato:  69 personoj el 11 landoj

Interreto: http://www.internacia-festivalo.de

 

IF-anoj varbas geamikojn:

vi kaj la novaj gastoj ricevas kroman rabatokuponon

 

------------------------------------

Renato Corsetti, Via del Castello, 1 

IT-00036 Palestrina, Italujo  

-------------------------------------

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/06