Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Aranĝo de la Esperanto-grupo kadre de la interkultura monato 2006 en Erlangen

La konsilio por eksterlandanoj en Erlangen invitas ĉiujjare dum la oktobro kadre de la "interkultura monato" organizaĵojn, asociojn, klubojn ktp. organizi kaj oferti interesan aranĝon, kiu helpas reciproke informi kaj kompreni unu la alian. Per tio oni volas kontribui al pli pacema mondo. La konsilio por eksterlandanoj poste kunligas kaj publikigas ĉiujn tiajn aranĝojn en broŝuro.

Ankaŭ la Esperanto-Grupo de Erlangen denove kontribuis aranĝon sub la titolo: "Kompreno per interkompreniĝo - Geamikoj en la tuta mondo per Esperanto".

Ni informis tie la vizitantojn pri la lingvo Esperanto kaj pri la eblecoj kaj avantaĵoj, kiujn oni havas per Esperanto.

Ĉi tiu interesa aranĝo okazis merkredon, la 4.10.2006 en la apudĉambro de la restoracio "Orpheus", Luitpoldstraße 25, Erlangen.

Kore kaj amikece

Bernhard Maurer – http://www.fen-net.de/~ea1448

de la Esperanto-Grupo de Erlangen - http://www.esperanto-bayern.com/Erlangen

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/06