ALVOKO AL
LA AGO-TAGO EN 2006
Karaj esperantistoj,
antaŭ jam longa tempo oni decidis dediĉi la unuan sabaton de oktobro al la "ago-tago",
tio estas al tago de agado por informi pri Esperanto kaj pri la ideoj de la
movado por la internacia lingvo.
Ĉi-jare tiu unua sabato estas la 7-a de oktobro 2006.
Kiel kutime la estraro de UEA invitas ĉiujn partopreni la ago-tagon je la plej
alta agad-nivelo ebla laŭ la lokaj kondiĉoj. Kvankam ĝenerale vi prezentos
Esperanton laŭ la normalaj ideoj de nia movado, kie necesos apartan temon, tiu
povas esti kunligata kun la rezolucio de la lasta Universala Kongreso en
Florenco: "Esperanto kiel rimedo por daŭropova pluvivo de ĉiuj lingvoj kaj de
ĉiuj kulturoj".
Fakte ni volas defendi ĉiujn lingvojn, la naciajn lingvojn grandajn kaj
malgrandajn, la malplimultajn lingvojn, kaj de historie ĉeestantaj kaj de
enmigrintaj grupoj. Tie kuŝas nia malsameco rilate al tiuj, kiuj nur okupiĝas
pri efikeco en komunikado de la supro al la malsupro (internacie kaj ensocie),
kaj kiuj ŝovas la pezon de la komprenado kaj la problemojn de lingvo-lernado al
la internacie kaj ensocie malplej fortaj hom-grupoj.
Dum la komitataj diskutoj en Florenco estis reprenitaj la konsideroj pri la
neceso havi malsamajn ago-tagojn en malsamaj mondo-partoj, ĉar oni devas
konsideri ĉefe la malsamajn momentojn, en kiuj finiĝas la ferioj kaj
rekomenciĝas la labor-jaro. Tio estas nun efektiviginda pro la reala tutmondeco
de Esperanto. En ĉi tiu transira jaro okazu diskutoj en ĉiuj mondopartoj inter
esperantistoj pri la plej bona periodo kaj tago en la koncerna mondoparto kaj
ankaŭ okazu apartaj provoj de ago-tago en la elektita periodo. Tiuj kromaj
ago-tagoj aldoniĝu al la nun anoncata tago.
Cetere en Eŭropo mem oportunus ligi la ago-tagon al la dato de la 26-a de
septembro, Eŭropa Tago de Lingvoj, kiu ne estas malproksima de la unua sabato de
oktobro. Ni invitas ĉiujn esperantistojn loĝantaj en la landoj de la
Konsilantaro de Eŭropo ligi Esperanton al la jam antaŭviditaj lingvaj eventoj,
cetere videblaj en
http://www.ecml.at/edl/find.asp?s=EV, kaj al kiuj oni
povas facile kaj libere aldoni tiujn pri Esperanto.
La devizo de la Eŭropa Tago de Lingvoj estas: "Celebri lingvan diversecon,
multlingvecon kaj dumvivan lingvolernadon", sed ilia reta paĝaro pri la tago
estas nur en du grandaj lingvoj.
Ni akceptas ilian devizon kaj sincere aplaŭdas je ĝi, sed ni devas komprenigi al
ili kaj ĉefe al niaj kuncivitanoj, ke lingva diverseco kaj multlingveco povas
flori stabile kaj pluekzisti nur se oni permesos al Esperanto ŝirmi la ceterajn
lingvojn. Esperanto povas fari tion, ĉar pro manko de grupo, kiu utiligas ĝin
por altrudi apartan kulturon kaj en la fino la superregadon de la anoj de tiu
kulturo, ĝi estas la sola internacia lingvo ne-lingvo-vora.
Renato Corsetti
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------