Konkurso Liro-2006, la limdato proksimiĝas
La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn
partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.
Liro-2006 havas kvin branĉojn.
1. Originala prozo.
2. Originala poezio.
3. Traduka poezio: Porinfanaj poemoj de Agnija Barto, okaze de ŝia
100-jara jubileo.
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Medvedj na vojevodstve de Miĥail
Saltykov-Ŝĉedrin.
5. Traduka prozo (el la angla lingvo): A diagnosis of death de Ambrose
Bierce.
En la branĉoj 1–3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu
kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn
de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039
Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la
organizantojn antaŭ 15 okt 2006.
Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko
de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.
Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj,
al la adreso de
Sezonoj.
Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ
premiitaj en aliaj konkursoj.
La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario
kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono. La
elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉe
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov06-11.htm.
La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos
anoncita je la Zamenhofa Tago 2006. La organizanto ĝis 1 jan 2009 havos
la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj
en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la
aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de
libroforma eldono.
Sukcesojn!
Halina Gorecka
sekretario de Liro-2006
-------
RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1205, Ruslando
Eo:
http://www.esperanto.org/Ondo/
Dissendolisto:
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Telefono: (4012) 656033