TEJO-seminario: "Komuniki lingvajn rajtojn en integriĝanta Eŭropo" 28/10 - 3/11/2006, Bruselo, Belgio
Ĉu vi aktivas (aŭ
volas ekaktivi) por junulara Esperanto-movado? Ĉu vi volas scii pli pri lingvaj
rajtoj kaj Eŭropo? Ĉu vi volas lerni publike aŭdigi vian voĉon?
Do jen la seminario por vi! Dum tiu ĉi dulingva trejnseminario (Esperante kaj
Angle) ni interŝanĝos spertojn pri lingva diverseco kun kolegoj el esperantistaj
kaj ne esperantistaj Eŭropaj junularaj organizoj. Ni lernos kiel ni povas
partopreni en Eŭropa publika debato pri lingvaj rajtoj.
70% de viaj vojaĝkostoj estos repagitaj! Aliĝu ĝis 25a de septembro!
Pliaj informojn vi trovos en la retpaĝo de Aktivula Trejnado:
http://www.tejo.org/at/trejnadoj/at_b_06_eo.php
***
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------