Trejnseminario
"Lingvoj en interreto" novembre
Ĉeĥa Esperanto-Junularo kunlabore kun Esperanto@Interreto (E@I) organizas trejnseminarion pri la temo "Lingvoj en interreto".
La seminario okazos inter la 4-a kaj
10-a de novembro 2006 en Brno (Ĉeĥio) kaj ĝi estos dediĉita al "lingva diverseco
kaj ties specifaj
trajtoj en la reta medio". Dum la seminario oni spertiĝos pri programado,
kreado de retpaĝaroj, laboro kun vortaroj, perreta lernado ktp.
La programo estos enhav-riĉa kaj estos farita tiamaniere, ke ĝin povos partopreni kaj spertaj programistoj, kaj plenaj komencantoj.
Post la seminario eblos libervole daŭrigi
samteme dum la semajnfino 11-a kaj 12-a de novembro en Dobrichovice apud
Prago ĉe scienca esperanto-konferenco KAEST.
Por 19 personoj el 7 Landaj Sekcioj de TEJO (Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Litovio,
Nederlando, Pollando kaj Slovakio), kiuj estas niaj partneroj por la
trejnseminario,
ni havas financan subtenon. Al tiuj ni kovras ĉiujn surlokajn kostojn (trejnado, loĝado, manĝado) kaj krome repagos al ili 70 % de iliaj vojaĝkostoj.
Krome ni povas akcepti ankaŭ homojn, kiuj
pretas mem pagi por si.
Ĉiujn kondiĉojn, aliĝilon kaj detalajn informojn pri la trejnseminario serĉu ĉe:
http://vikio.ikso.net/Seminarioj/Brno2006 .
Ni ankaŭ invitas ĉiujn aliĝi al la diskut-listo, kiun ni kreis speciale por tiu
ĉi trejnseminario. Informojn pri ĝi serĉu en la paĝoj.
La organiza teamo
Marek BLAHUŜ, Clayton SMITH, Daŝa CHVATALOVA, Jevgenij GAUS, Peter BALAĴ, Viliam BUR