Esperantosemajno en St. Georgen am Reith
La 19.an ĝis 27.an aŭgusto okazis Esperantosemajno en St.
Georgen am Reith apud la rivero
Ybbs. Naŭ amikoj el Aŭstrio kaj 11 el Germanio profitinte de
kvieta ĉirkaŭaĵo volis en ĉi tiu kadro kune kun la samideanoj pli bonigi
sian Esperanton. Sub la gvidado de S-ino Henriette
Ennzensberger estis
kvar komencantoj vigle ĉe la agado. S-ino
Natalia Kasymova instruis 14 prokresantojn intensive kaj sur alta nivelo. Du
personoj estis nur gvidantoj.
La instruado daŭris tri horojn antaŭtagmeze kaj pro vetero aŭ deziro unu horon
posttagmeze. La tago komencis ĉiam per 30 minuta kantado de esperantotekstoj.
Por ke estu ĉuj eldormitaj kaj viglaj!
La estro de ALBE S-ro Rader planis ankaŭ tre belan programon posttagmeze kaj
vespere. Unue ni faris malgrandan migradon kun la grupo. Poste ni
vizitis la urbeton Waidhofen. En ĝi ni ĝuis urbgvidadon kaj la fina parto estis
vizito en kafejo. Venontan tagon ni faris herbean migradon kun tre interesa
klarigo.
Dum la fino de ĉi tiu posttagmezo ni ĝuis
ankoraŭ bongustan manĝaĵon, eksemple kolbaspanon aŭ se iu deziris kafon ĉe
kamparano. La vilaĝo invitis ankaŭ kadre turista okazaĵo. La vilaĝestro parolis
pri la historio, gvidis nin al intersajn kunstruaĵojn kaj belajn naturajn lokojn.
Ĉi tio okazis kadre de tagmanĝo kun
bongusta gulaŝo tagmeze kaj kafo kaj kuko ĉe la fino.
La vesperoj pleniĝis per referaĵoj. Niaj amikoj parolis pri memortrainado, pri
la kongreso en Florenzo kaj bird-kaj aliaj bestvoĉoj en la arbaro.
Unufoje vizitis nin Popolmuzikgrupo el la najbara vilaĝo kaj ankaŭ kune ni faris
kegloturniron
Post ĉi tiuj rapide pasintaj tagoj ni povas nur tre kore danki al S-ro Rader kaj
al ALBE, al la instruistinoj kaj al la administracio de la domo por ĉi tiuj
belajn kaj interesajn tagojn.
Manfred Herrmann