*********************************************************
INFORMITALE 96
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
En Pisa okazos la 74a
Itala Kongreso de Esperanto
En Pisa okazos la 74a Itala Kongreso de Esperanto
Eŭropo: multaj lingvoj por komuna lando
Pisa, 01.-06.09.2007
La temo de la Kongreso estas Eŭropo, verŝajne la lando en la mondo kun pli
da oficialaj lingvoj (21).
Tie ĉi, en la lulilo de la okcidenta kulturo, Esperanto povus roli jam de
nun sian komprenigan, interkonigan kaj pacinstigan rolon.
Krom la diskuto pri la Kongresa temo, estas planataj ampleksaj seminarioj,
kiuj kovros la plej diversajn interesojn de la partoprenantoj.
La organiza parto de la kongreso (inaŭguro, asocia asembleo, voĉdonoj de
la federaciaj organoj) estos koncentrita inter sabato kaj dimanĉo,
dum lundo kaj mardo estos
rezervitaj por la menciiatj seminarioj.
La kongreso aparte celos renkonton inter la esperantistoj kaj la urbo, tial
oni planas samtempe kun la kongreso prezenti plurajn ekspoziciojn
pri Esperanto kaj pri la lingva
problemo tra la urbo.
Krome, en la vesperoj oni planas organizi spektaklojn, malfermitajn al la
tuta urbo.
Pli detalajn informojn oni trovos regule en la retpaĝaro
http://www.esperanto.it/html/fei/congresso.htm
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto: Francesco Amerio