La Ondo fermis la jaron 2006
Kompletiĝis la jarkolekto 2006 de ĉiumonata magazino “La
Ondo de Esperanto”, kies decembra kajero estis antaŭ unu
semajno sendita al la abonantoj kaj aŭtoroj.
Hodiaŭ en en la retejo de "Sezonoj"/"La Ondo" aperis la plej interesaj
decembraj tekstoj: artikol(et)oj pri kongresoj, renkontiĝoj, kursoj kaj
eksteraj agoj de esperantistoj tutmonde; prezento de grava
zamenhofologia projekto; tradiciaj rubrikoj “Vortoj de Komitatano Z”
kaj “Vide el Bruselo”; intervjuo
kun Giorgio Silfer kaj polemiko pri PMEG kaj aliaj temoj
en “Tribuno”.
La kultura rubriko ĉi-monate enhavas novelon de Garŝin “La ruĝa floro”
en la traduko de Miĥail Povorin, vintran poemon de Georg Trakl (tradukis
Reinhard Haŭpenthal),
eseon de Wolfgang Kirschstein pri nobempremiito Orham Pamuk, kolektivan proteston de muzikistoj kontraŭ piratado, muzikan recenzon kaj bibliografian paĝon.
Enestas ankaŭ la kutima “Mozaiko”
kun konkurstasko kaj humuro.
Legi ĉe:
http://www.esperanto.org/Ondo/
(Musklaku la kovril-bildeton en la centro de la paĝo).
Ĉiumonata magazino "La Ondo de Esperanto" estas abonebla por la jaro
2007 kontraŭ 32 eŭroj ĉe UEA kaj pluraj landaj perantoj.
La elektronika abono (en la formato
"pdf") kostas 12 eŭrojn.
La abonantoj rajtas legi la elektronikan eldonon senpage, aliĝinte al la
dissendolisto "La Balta Ondo"
http://groups.yahoo.com/group/La_Balta_Ondo/
Agrablan decembron!
[La Ondo]