*********************************************************
INFORMITALE 95
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
*********************************************************
Torino memoras Ada Sikorska
Pli ol kvradek personoj partoprenis vesperon dediĉita al
la deka datreveno de la forpaso de Ada Sikorska.
La aranĝo okazis ĉe la sidejo de Torina Esperanto-Centro la 19an de
novembro.
Post mallonga antaŭparolo de Profesoro Fabrizio Pennacchietti, Giancarlo
Fiĝiera pasie priskribis la eksterordinaran vivon de Ada Sikorska,
ekde la jaroj de la siberia
deportado ĝis tiuj de aktiva esperantismo.
Eksterordinaraj spertoj kiuj muldis energian, inteligentan kaj sindoneman
personecon.
Dum la vespero Pierisa Cardone rakontis ankaŭ pri la simpla kaj sindonema
personeco de S-ino Franca Concina, ankaŭ mortinata antaŭ dek jaroj.
Post aŭskultado de poeziaĵoj de Carlo Geloso la vespero finiĝis per sobra
bufedo.
Francesco Amerio
*********************************************************
Informitale
Itala
Esperanto-Federacio
Itala
Esperantista Junularo
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it
Kontribuojn sendu al:
Francesco Amerio
Kompilanto: Francesco Amerio