Aperis la unua informletero pri Rusiaj Esperanto-Tagoj en 2007
de:
Andrej
Grigorjevskij
" La aranĝo okazos ĉe la Azova maro, en Suda Rusio, 18-25-an de aŭgusto 2007.
Estas antaŭvidata varia studa, kleriga, ripoza, E-familia kaj movada programo.
Krome, kadre de RET okazos arta festivalo, al kiu jam konsentis veni JoMo kaj
konataj rusiaj E-artistoj.
La loĝkondiĉoj estas variaj (ordinaraj ĉambroj 5 eŭrojn tage, komfortaj ĉambroj
- 15 eŭrojn, tendumado - 0,7 EUR, amasejo 1,5 EUR), nutrado - 7 EUR tage (elekteblas
vegetara manĝado).
La aliĝkotizoj por alilandanoj kaj rusianoj estas egalaj, pageblas per rubloj aŭ
eŭroj. Ekzistas kelkaj aliĝperiodoj, nun oni devas pagi 6 EUR, surloke - 15.
Pli detalaj informoj kaj reta aliĝilo estas troveblaj ĉe
www.stelaro.ru"
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------