Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

DISVASTIGO

   www.disvastigo.it        DIS-E 265

 

                                                                                                                                                                

 

Kiam temas pri fremdaj lingvoj, ni ĉiuj iĝas masoĥistoj!

Claude Piron intervjuita de Abruza tagĵurnalo

 

 

La 1an de septembro 2006 Abruzzo Oggi (Abruzo Hodiaŭ) intervjuis eminentan fakulon pri internacia komunikado, nome Claude Piron el Ĝenevo, rilate al lingvaj problemoj internacikampe. Dum jaroj li estis tradukisto por la Internaciaj Agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, poste li ekokupiĝis pri internacia kaj interhoma komunikado ĉe Psikologia Fakultato de Universitato en Ĝenevo.

La abruza tagĵurnalo, kies direktoro estas Vittorio Mangione, tre atenteme prikonsideras la aktualan situacion rilate al problemo de lingva kaj kultura defendado, kio, male, estas tute subtaksata de la nacia gazetaro kaj amaskomunikiloj.

Klare okulfrapas en tiu intervjuo tiu estiĝanta situacio, kiun oni povas difini kielmasoĥismanflankon de nia socio. La nuntempa sistemo de internacia komunikado spegulus la negativajn karakterizojn de la homa socio, kiel ties masoĥismon, ties emon agadi tute malracie, la forton de ĝia inerteco kaj la rifuzon alfronti la realon. Nia socio, diras Piron, elektis por komunikadi unu el la lingvoj malpli taŭgaj por internacia uzado, nome la anglan, lingvon malfacilan por la denaskuloj mem de anglosaksaj landoj. Verdire ne temis pri libera elekto, ĉar ja estis tiu inerteca forto kiu antaŭen trenadas. 95% de la homaro rezignacie akceptas sian lingve subiĝantan pozicion, dum la ceteraj 5 procentoj, konsistantaj el denaskaj anglaparolantoj, konsideras tute natura la fakton ke ĉiuj ali-lingvuloj surprenu la taskon, penadi por ebligi interkomunikadon. pli: penadi, konsciiĝante pri la ĉiam pli evidenta defalo de la propra lingvo.

Pri instruado de lingvoj en lernejoj oni entute ne debatas. Ĉies atenton oni kaptas iluziante, ke la angla lingvo solvos la lingvan problemon en la mondo kaj ke ĝin, kiel komunikiloneblas elstudi lerneje. Piron proponas, ke oni rekomendu al civitanoj lerni esperanton, ĉar eblas relative rapidmaniere disponi je plaĉe efika metodo por komuniki kun parolantoj de aliaj lingvoj kaj ke en lernejoj oni eklernu lingvojn, ne konsiderante ilin kiel nurajn instrumentojn de komunikado, sed kiel kulturan pliriĉiĝadon, survoje al tuthomara interkompreniĝado. Absurdas, ke en la mondo nuntempa 90-procenta studentaro el superaj lernejoj elspezas tiom da energioj por lerni la anglan lingvon, ignorante ĉiujn aliajn kulturojn kiujn oni povas aliri per lingvaj kursoj. Kaj pli absurdas, ĉar, post tiu penado, la plejparto ne estas en la kondiĉoj interkomuniki reale kaj samnivele sur la tutmonda tereno.

Espereble, daŭrigas Piron, la nuna situacio ĉe EU, kun ties novaj membro-ŝtatoj kaj sekve kromaj lingvoj, evidentigos la neceson serioze ekzameni ĉi problemon, sed eble mankos la kuraĝo starigi la bazajn demandojn. Bedaŭrinde la homoj estas konservativaj: ŝanĝi la aktualan lingvan ordon ( pli bone la malordon) signifas ŝanĝi pensmanieron kaj tiu ŝanĝiĝo estas “ago psike kosta”, kiel asertas Janet.

Esperanto, ĉiukaze, povas utili en la lernejoj danke al sia propedeŭtika valoro, tial ankaŭ por lerni aliajn lingvojn. Nur unu afero tamen esence malhelpas la utiligon de esperanto, kiel planlingvo: la senbaze asertita manko de kulturo.

Tiun ĉi tezon firme subtenis la Eŭropa Komisiito pri plurlingvismo, Jan Figel, por forŝovi esperanton el sia raporto. Ke tio estis proksimuma stultaĵo, pretekstita de kiu tute ne emas aŭskulti ne ioman diskuton pri la superregado de la angla, estas klara al ĉiuj, escepte de Figel mem.

Tamen, ene de Eŭropa Unio, oni ne nur argumentadas pri temoj kiel amikeco nespecifaĵoj, sed ankaŭ pri pli komplikaj situacioj, ĉu ekonomiaj, ĉu juraj teknikaj. Do, eliĝas problemoj pri faka terminologio. Pri ĉi praktika problemo neniu parolas, respondante al tio plejfoje per kutimaj banalaĵoj. Piron opinias, ke ja la problemo ekzistas kaj ke serioze ĝi devas esti pritraktata, sed tamen ĝi estus solvebla pere de teknikoj de lingva planado kiujn oni jam alprenis por naciaj lingvoj kiel la estona kaj kiuj ebligis al la hebrea, havanta nur 5 mil vortojn, fariĝi moderna lingvaĵo.

La reala problemo estas naski ĉe la publiko, kaj sekve ĉe la politikistaro, pli grandan respekton al propra lingvo kaj pli grandan atenton al internacia lingva problemo, per disvastigado de la ideo de lingva demokratio kaj, precipe en la anglosaksa mondo, pri novtipa kulturo de kompreno kaj kompreniĝo. Devige estas kompreni la bazajn konceptojn de lingva demokratio kaj de homaj rajtoj en tiu ĉi kampo.

Nepras ke ĉiam pli da personoj konsciiĝu pri la defendendaj kulturaj valoroj, antaŭ ol tiuj lingvaj, kaj ke oni kontraŭstaru, antaŭ ol ili estu senrimede endanĝerigitaj. Daŭrigi, intertempe, je superaj niveloj, rifuzi la solvon “esperanto”, sen scio pri ties potencialoj, ŝajnas tro absurda por esti akceptita.

Ĉi tiuj lastaj konceptoj, eldiritaj de Piron, trovis plenan konsenton ĉe la intervjuinto, Giorgio Bronzetti, kunordiganto de Asocio Allarme Lingua (Alarmo Lingvo), kiu klopodas favore al defendado de la lingvoj, unualoke de la itala, kaj de la kulturoj, endanĝerigataj de la sintrudemo de la angla lingvo kaj anglo-usona kulturo. Fakte ne plu temas pri protektado de okcitanaj minoritatoj en la regiono Piemonto kontraŭ la itala lingvo, sed la batallinio nuntempe alturniĝis al defendo de la pluvivado de la italaj lingvo kaj kulturo. Kiu kredas, ke ankoraŭ legindas Dante Alighieri en ĉiuj lernejoj dum la venontaj jaroj, tiu certe samopinias kun Piron kajAlarme Lingua”. Trad.Elda Doerfler

Renato Corsetti

Università La Sapienza di Roma

 

 
 

Disvastigo

Gazetara agentejo por diskonigo de novaĵoj, artikoloj kaj dokumentoj pri problemoj de internacia lingva komunikado. Interlingvistiko kaj esperantologio.

Senpaga servo. Registrita ĉe la Tribunalo de Chieti  kun n.ro 1/02 de 05.02.02

Viale A.Moro 37 66013 ChietiItalio-tel. 0871561301

Respondeca direktoro: Mario D’Alessandro

Eldona direktoro: Giorgio Bronzetti

Ĉi tiun bultenon oni sendas al abonantoj de DISVASTIGO. Pliajn informojn oni povas ricevi de DISVASTIGO  al kiu oni povas turni sin por aliĝi malaliĝi.
 

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/06