Decembra kongreso en Katalunio
Mi peras informon. Temas pri kongreseto kiu okazos en
norda Katalunio:
Elisabeth Laika
Karaj,
Ĵus ni revenis el Amposta fintrakti lastajn temojn kun la LKK, la magistrato, la
kongresejo kaj la koncertejo.
Mi revenis kontentega ĉar verŝajne la 33a Kataluna
Kongreso de Esperanto estos nekredebla.
La koncerto de JoMo okazos en dancejo, tiu de Kaj Tiel Plu en solenega
klasik-muzika koncertejo, urbodomo propagados la kongreson ĉie en la regiono per
afiŝoj, banderoloj, flugfolioj kaj magistrataj agendoj kaj eĉ radi-elsendoj. La
gastejo-kongresejo havas ĉion: profesia diskejo, komfortegaj ĉambroj,
preleg-salonoj, trinkejo, ludejo kaj video-ĉambro. En la gastejo estas pluraj
sportejoj (futbalejoj, basketbolejoj, tenisejoj kaj eĉ naĝejo sed domaĝe en decembro
oni ne tre naĝemas. Ni tamen nepre portu pilkojn!). Ŝajne esperanto ĉeestos la
kulturan vivon de la urbo kaj regiono. Mi tre kontentas!
Krom la koncertoj de JoMo kaj Kaj Tiel Plu, menciindas la sekvaj elstaraj
prelegontoj:
- Stefan Maul, fondinto kaj ĉefredaktoro de la internacia magazino
Monato.
- Mukunda Pathik, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, kaj
instruisto de la angla kaj la nepala en la Universitato de Katmanduo.
- Przemysław Grzybowski, pedagogo kaj altlerneja instruisto de la Uniwersytet
Kazimierza Wielkiego en Bydgoszcz (Pollando)
Al tiuj kiuj ankoraŭ ne aliĝis, atentu ĉar la 31a de oktobto estas la limdato
por la dua rabato.
Ttt-ejo de la kongreso:
www.esperanto.cat/congres2006/index.php?llengua=2
kaj alklaku sur la esperantan flagon por vidi ĝin en la internacia.
Ĝis tuj en Esperantuj'
Farri