Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado

ZAMENHOFA SEMAJNFINO

Kaliningrado, 8-10 dec 2006

Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Kaliningrado kaj "La Ondo de Esperanto" denove invitas partopreni la tradician Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrado.

8 dec 2006 (vendredo)
14h30: Malfermo (en la Konsulejo de Pollando). Salutparoladoj de diplomatoj, landaj reprezentantoj kaj gastoj.
16h00: Koncerto
16h30: Bufeda regalo de la Konsulo
17h30: Fino de la oficiala programo. Enhoteliĝo.
20h00: Interkona vespero en la hotelo "Deima"

9 dec 2006 (sabato)
10h00: Ekskursoj kaj muzeoj.
13h00: Tagmanĝa paŭzo. Libroservo funkcias
14h30: Mi estas homo!: Festprelego de Aleksander Korĵenkov pri Zamenhof
15h30: Seminario pri kunlaboro de balt-landaj esperantistoj
            Leciono por komencantoj
16h30: Liro-2006: Anonco de la rezulto
17h00: Kvizo, ludoj, teo. Libroservo funkcias
19h00: Festa vespermanĝo

10 dec 2006 (dimanĉo)
10h00: Seminario pri kunlaboro (en la redakciejo de "La Ondo")
            Promenado en la urbo, muzeoj. Forveturo

Programo:

(1) La programo eble ŝanĝiĝos pro eventuala publika koncerto.
(2) En la Seminario estu prezentitaj ne nur raportoj pri farita laboro, sed konkretaj kunlabor-proponoj, realigeblaj komune, ekzemple: samtempa
      lerneja instruado en kelkaj landoj kaj posta komuna tendaro por la lernejanoj kun Esperanto kiel laborlingvo.
(3) Sendu viajn programkontribuojn antaŭ la 20. nov 2006.
(4) Prezentu viajn ideojn pri la 4a Balta Esperanto-Forumo.

Ejoj: La vendreda programo okazos en la Konsulejo (Kaŝtanovaja Alleja, domo 51). De la stacidomo veturu per busoj 3,31 aŭ trolebuso 4 ĝis la haltejo "Kommunaljnaja".

La grupon el Pollando, kiu venos trajne, ni renkontos en la stacidomo kaj venigos al la Konsulejo. La sabata programo okazos en la Kulturpalaco de Maristoj (Leninskij prospekt, 83).

Kotizo: 80 rubloj, 10 zlotoj, 8 lidoj aŭ egalvalore.
Festa vespermanĝo: 300 rubloj.
Unu nokto en komunloĝejo: 200 rubloj.
Unu nokto en hotelo "Deima", en 3-lita ĉambro: 330 rubloj.

La komunloĝejon necesos pagi antaŭ la 20 nov 2006. La hotelo kaj bankedo estos pageblaj surloke, sed bonvolu mendi antaŭ 20 nov 2006.

Vizoj: Loĝantoj de preskaŭ ĉiuj landoj devas havi ruslandan vizon.
Bonvolu ĝustatempe viziti konsulejon. Poloj kaj litovoj povas ricevi senpagajn vizojn por viziti Kaliningradon en la ruslandaj konsulejoj en Varsovio, Gdansko, Krakovo, Poznano, Szczecin, Vilno kaj Klaipeda. (La vizoaranĝado daŭras kvin labortagojn.) Ruslandanoj povas veni al Kaliningrado trajne nur kun poreksterlandaj pasportoj; por aviadiloj sufiĉas enlandaj pasportoj.

Bonvenon al Kaliningrado!

Legu pri la pasint-jara ZSF rete:
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov05-19.htm

-----


Poŝta adreso:

Sezonoj

RU-236039 Kaliningrad

ab. ja. 1205

Ruslando
Telefono: (4012) 656033
http://www.esperanto.org/Ondo/

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/06 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/06