Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

Instruistoj kolektiĝis en Germanio

La Unuaj Pedagogiaj Tagoj estis komune organizitaj de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj sukcesis altiri pli ol kvardek fakulojn al Herzberg am Harz komence de oktobro. Du partoprenintoj venis el eksterlando (Hungario kaj Italio), la ceteraj el preskaŭ ĉiu parto de Germanio. La densa programo disvolviĝis tra tri tagoj, kun dek-kvino da referaĵoj kun diskutado pri plej diversaj aspektoj de instruado. La partoprenantoj devis elekti el inter tri paralelaj ses-horaj kursoj: de Sabine Trenner pri Cseh-instruado, Stefan MacGill pri situacia instruado kaj Alfred Schubert pri informado. Krome okazis forumo, praktikaj dismontroj de instru-helpiloj, aŭkcio de E-libroj kaj vesperoj plenaj je kulturo kaj amuzo. Dek kandidatoj prezentis sin por la lingvo-ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto, kun ekzamenintoj Gerald Tucker, Zsofia Korody, kaj Peter Zilvar.
Notinde ke ok el la dek prezentis sin por la nove lanĉita supera nivelo. Paralele kun la aranĝo kunsidis la estraro de Germana Esperanto-Asocio, kio permesis altiron de kelkaj valoraj kontribuaĵoj al la faka programo. La urbestro de Herzberg laŭde salutis la aranĝon, rakontinte pri la urbo kaj pri ĝemelurba projekto kun Gora en Pollando, kiu evoluas kun Esperanto kiel la ponta lingvo.

Dum la aranĝo okazis organiza sesio por plani la reaktivigon de la landa sekcio de ILEI en Germanio, AGEI. Klaras ke multaj instruistoj ekzistas kaj agas en Germanio, sed ekster la kadro de AGEI. La kunsido nomumis kvar-personan labor-grupon por akiri la membro-liston kaj statuton de AGEI, kaj surbaze de tiuj kunvoki jarkunvenon, kun novaj elektoj dum la Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig en junio 2006. La laborgrupo kunordigos la aktivecon de la kunvenintoj intertempe. Pluraj ĉeestintoj aliĝis al la internacia ILEI, por ne atendi la formalan restarigon. Entute, bonetosa sed samtempe laboriga aranĝo, kiun oni volas organizi ĉiujare ekde nun.

Raportas: Stefan MacGill

Pli da informoj: http://www.esperanto-zentrum.de


*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05