Novaĵoj de ICH, EMAS-kulturtago 24.9.05
Karaj! Estimataj!
Jen kelkajn urĝajn informojn:
1) Finkonstruado che ICH resp. GEC (Germana Esperanto-Centro/klerigejo de GEA)
Denove ni private investis multon, ekzemple ni konstruis etan kuirejon kaj
kroman necesejon kun duŝejo.
- Krome ni komencis listigi niajn librojn kaj gazetojn.
(Cetere ni havas pli ol 8.000 gazetojn kaj informilojn).
- La novajn listojn kun duoblaĵoj haveblas sur nova Kompaktdisko (CD).
- Krome ni ellaboris retprezentadon "powerpoint". Krom niaj nemalmultaj servoj
por la
Esperanto-movado vi ankaŭ trovas sur la kd la komencan fazon de la unika
pilotprojekto (modelprojekto), nome uzi Esperanton kiel pontlingvon por la
ĝemelurboj Herzberg am Harz kaj Góra en Pollando.
2) Ni kore invitas por la EMAS-kulturtago je la 24a de septembro (sabato) en
Herzberg am Harz. La jarrekontiĝo de Esperanto-ligo por Malsupra Saksio okazos
en la greka restoracio "Artemis" en Bahnhofstrato.
La EMAS-estraro invitis eksterordinarajn prelegantojn, ekz. M-F. Rey-Conde el
Francio (temo: Esperanto-civito) kaj Zdzislaw Blazejczyk (temo: urbo Gdansko).
Bv. tuj aliĝi, ĉar ni volas ĉion bone prepari!
Anticipan dankon por via komprenemo.
3) Informoj pri la Unuaj Tutgermanaj Pedagogiaj Tagoj ankoraŭ sekvos.
Krome ekzistos eblecoj por la partopreno de GEI-ekzamenoj (B-ekzemano kaj
C-ekzameno)
Por tiu ĉi unika fakseminario jam 30 homoj aliĝis!
Kial ne ankaŭ vi?
Bonvenon en Herzberg am Harz
Zsofia Korody Petro Zilvar kaj via ICH-teamo
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de