Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Raporto pri la Bavelo-migrado ĉe Oberkirch 28.08.05

Ĝui Esperanton dumpromene

En la Badenia vitejregiono francaj kaj germanaj Esperanto-parolantoj migris lastdimanĉe de aǔgusto

 

Libertempi kaj lernadi, ĉu kune eblas? Nature, jes! Okazon tian tradicie (de pli ol dudek jaroj) dufoje pojare aranĝas BAVELO, la Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo.

Engelbert Sester, la vicprezidanto de la Esperanto-grupo Oberkirch lerte organizis la ĉifojan BAVELO-migradon, kiu okazis la lastan aǔgustodimanĉon.

 

Vid’ al vide de Strasburgo, en la montetara pejzaĝo de la vitejoregiono badenia, inter Rejnvalo ka Nigra Arbaro, sude de Oberkirch, gaja dekduo de Francoj kaj Germanoj kune ĝuis kaj la belan tagon finaǔgustan kaj la babiladon inter malnovaj kaj novaj geamikoj.

Pluraj el ili estis hejmenvenintoj de la UK en la litova Vilno, aliaj de la IJK en la pola Zakopane. Ili rakontis al la hejmerestintoj pri siaj travivaĵoj kaj spertoj en la granda Esperanto-mondo. Francoj el la najbara Eǔropoparlamenta EU-ĉefurbo Strasburgo kaj la transvogeza urbo Nancy kune kun germanoj el Baden-Württemberg, de Aalen ĝis Weil am Rhein, ĝojis revidi unu la alian aǔ konatiĝi kun novaj simpatiaj esperantoparolantoj. Ankaǔ kiu ne kapablis esprimi sin en Esperanto - estis nur unu - ĝuis la konversacion, ĉar nek germanparolantoj nek interpretistoj mankis.

 

La suno karesis nin, ombro arbara kaj venteto milda zorgis, ke neniu el ni suferis je sunfrapo, duvorte: malfrusomera pompvetero. Malkrutaj vojoj kondukis nin malsupren. Frua paǔzo ekestis, kiam juna vinkulturisto dumvoje ofertis al ni provaĵojn el siaj brandproduktoj.

 

Post vojkurbiĝo subite malfermiĝis mirinda panoramo kun rigardo al la Eǔropurbo Strasburgo kun sia katedralo kaj la Eǔropa parlamento.

 

Ie survoje informtabulo klarigis la diferencon inter la manĝebla kaŝtano nomata marono kaj la tielnomata ĉevalkaŝtano. La marono estis importita jam per la antikvaj Romianoj kaj de tiam en ĉi milda regiono eĉ kreskas sovaĝe. La regionkonantoj el inter ni klarigis al la aliaj, kion ni vidis.

 

Sub svelta panorama turo ni manĝopaǔzis. Metinte la manĝaĵojn sur la tiea ŝtona tablo ni manĝis kune el la komunaj kunprenitaĵoj. Amika etoso ekestis tiamaniere. Gaja humuro kaj ŝercemo regis. Inter la ŝercoj estis tiu de Raimond Schwartz, kiu siatempe dum la Septaga Milito en 1967 rekomendis al la soldatoj israelaj kaj egiptaj: “Ofte faru kafopaǔzon por ne havi pafokaǔzon!”

 

Alia stacio de la belega vojo estis la kastelo Staufenburg el la jaro 1070, kies atrakcio estas puto kun ŝakto ĝis la grundakvo en la valnivela profundo. Tielnomata “kur-rado”, simila al tia ofte trovebla en hamstrokaĝo, sevis kiel tirmaŝino por levi la akvon. Servutoj aǔ servoj aǔ sklavoj devis turni la kurradon tretante ĝin ene, kaj per ĝi turniĝis la akso, ĉirkaǔ kiu volviĝis la ŝnurego por suprentiri la akvositelon el la profundo. Tekniko mezepoka.

 

La iaman piecon de la homoj el tiu agrokultura regiono montris nin baroka kapelo figuroriĉa, kun predika pupitro situanta ekstere en la fasado, super la enireja pordo. La tiam multaj pilgrimoj kutime ne trovis lokon ene de la kapelo, do, manke de laǔtparolilo, la pastro predikis al la pilgrimoj ekster la tro malgranda kapelo restantaj.

 

 

Ĉar la amo iras tra la stomako, ni manĝis duan fojon, nun en gastejo, kaj ankaǔ la finakordo de la tago estis en gastejo, kie krome ankoraǔ alvenis tri Oberkirch’aj grupanoj, kiuj bedaǔrinde pro diversaj kaǔzoj devis rezigni pri partopreno en la tuttaga ekskurso.

 

Finis la tago per invito al sekvontaj Esperanto-aranĝoj en nia regiono: unue al la Pacotago en Sion ĉe Nancy, la 24.9.05, due al la Gaja Semajnfino en Breisach, la 7.-9.10.05, kaj trie al la 100jaraj jubileoj de la Esperantogrupoj de Stuttgart kaj Bazelo, la 10.12.05.

 

Kontaktema popolo estas la esperantuloj.

 

Alois Eder

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05