Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Lingva Laborbrigado en Berlino (LiLa)
 

ĉu vi jam parolas Esperanton kaj:
* rimarkis ke vi ankoraŭ faras erarojn,
* ne certas pri gramatikaj demandoj,
* emas instrui Esperanton, sed ankoraŭ ne fidas vian lingvan nivelon?

Krome, ĉu vi subtenas la ideon de Esperanto kaj ŝatas renkonti aliajn esperantoparolantojn, vigligi la Esperanto-kulturon?

...tiam la Lingva Laborbrigado en Berlino (LiLa) estas por vi.


Kio estas LiLa?
Temas pri kvartaga laborbrigado en la Esperanto-domo en Berlino. La partoprenantoj kaj partoprenos ĉiutagajn lingvokursojn kaj antaŭ aŭ post la kursoj helpos renovigi kaj konstrui parton de la Esperanto-kulturdomo. Krome la laborbrigado komune preparos sian manĝadon.
Dum la vesperoj la partoprenantoj havos liberan tempon por pripensi kaj (espereble) organizi kulturajn aktivaĵojn rilate al Esperanto aŭ uzante Esperanton. (ATENTU! Ni NE ekskursos en Berlino.)

La unua LiLa okazos de ĵaŭdo la 20a de Oktobro ĝis dimanĉo la 23a je la 15a horo.

Kursestroj:
Gerd Bussing, Holger Tautorat.

Labortaskoj:
Pavimado en la korto; programo dum pluvo: renovigado de la granda salono en la korta domo.

Kostoj:
20 Eŭroj (inkluzive de manĝado, tranoktado, instruado kaj materialo)

Repago de vojagxkostoj:
60 roj, sed maksimume 50 % de la normala prezo de DB.

Kunportu:
dormsakon, laborvestaĵojn, muzikilojn, literaturon ktp por la vesperoj.

Necesaj kondiĉoj de partopreno:
vi devas esti membro de GEJ, scipovi paroli Esperanton kaj partoprenos  la tutan tempon.

Por partopreni bonvolu plenigi la suban aliĝilon kaj resendi al
LiLa@esperanto.de antaŭ la 25a de septembro.
Pro limigitaj lokoj, ni elektos la partoprenantojn laŭ la respondoj en  la aliĝiloj kaj informos vin antaŭ la 2a de oktobro.

Ĝis Oktobro,

amike
Anna-Laura.



Aliĝilo por LiLa en Berlino:


 

Nomo:
Naskiĝdato:
Adreso:
Esperantonivelo:
Aktivecoj en Esperantujo:
Motivado por partopreni la seminarion (maksimume 100 vortojn):
Ĉu vi ŝatas manĝi vegetare aŭ vegane?

--
Esperanto-Jugend Brandenburg-Berlin

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05