Gaardena Kulturbazaro en la baltmara urbo Kijlo (Kiel)
La 07.08.2005 finiĝis la Gaardena Kulturbazaro en la
baltmara urbo Kijlo (Kiel). Gaarden estas la "eksterlandana" kvartalo de Kiel.
La slogano estis "Kultura diverseco en Gaardeno ... sperti per ĉiuj sencoj."
Gaardena Kulturbazaro:
-Frandaĵoj, artaĵoj, danco, musiko
kaj batalarto el diversaj landoj.
-Informstandoj pri lingvoj, religioj kaj vojaĝoj.
Lacege mi revenis hejmen de la kulturbazaro. Frandeblis filipina legomfritaĵo,
argentina vino, kafoj kaj teoj el la tuta mondo, ganaa ignamo, turkaj dolcegaĵoj...
Prezentiĝis portugallingva kulturo, diĝeridua muziko, arabaj ornamaĵoj, marokaj
ceramikaĵoj ( i.a. nargileoj), turka ventrodancado, batalartoj...
La lingvo lernejo Interlingua klopodis konkurenci kun nia informbudo.
Mi staris apud la diĝeriduulo, kiu ripete ludis sian instrumenton kaj per tio
daŭre altiris la publikon al nia angulo.
Pro tio multaj homoj rimarkis nian informtablon. Mi havis almenaŭ 5 seriozajn
interesulojn: 2 50-60 gejarulojn kaj 3 20-25 jarulinojn. Junulino kies hungara
avino scipovis nian lingvon, Srilankano bahaano, 18-19-jarulino kiu loĝas fore
de Kijlo en eta vilaĝo kaj kiu venis cele al nia kulturbazaro.
Mi post seshora starado, estis laca (sed tamen tre kontenta, ĉar la sukceso de
la informbudo estis pli granda ol mi atendis. (Tiuj kiuj konas Kijlon certe
komprenas min!!!)
Venonta informstando okazos en Kijlo la 22an de septembro okaze de la tago de la lingvoj, kadre de la interkulturaj semajnoj. Helpantoj bonvenaj.
Christian Darbellay
Kaiserstr. 39
DE-24143 Kiel / Germanio
+49+431-73 77 88