Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

100-jara Jubileo de Germana Esperanto-Asocio, 83a Germana Esperanto-Kongreso
Braunschweig / Brunsviko  02-05.06.2006

La 19an de majo 1906 estis fondita en Brunsviko la Germanlingva Esperantista Societo kun membroj el Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Tial ni povos baldaŭ fiere festi nian centjariĝon. Tamen tio ne estas sole la afero de la nunaj germanoj. Ne nur ĝi estis ankaŭ la asocio de la aŭstroj-hungaroj kaj de la germanlingvaj svisoj, sed krome tiutempe Germanio estis multe pli granda kaj etendiĝis de Litovio ĝis Francio.
Profitu la vojaĝon por resti iom pli longe kaj viziti la aŭtomobilcentron de Volkswagen en Wolfsburg (25 km), ferii en la regiono Harz aŭ restadi kelkajn tagojn en la vivoplena ĉefurbo Berlino.
Venu kaj aŭskultu la prelegojn, rakontojn de gravuloj de la germana Esperanto-movado: D-ro sc. Detlev Blanke, D-ro Werner Bormann, D-ro Ulrich Lins, Prof. Erich-Dieter Krause.

Aliĝilojn bonvolu peti de la GEA-komisiito pri aranĝoj: Christian Darbellay,  Kaiserstr. 39 DE - 24143 Kiel,  Tel. 0431/ 73 77 88,
Esperanto-Kiel@web.de

Surloka organizanto: ICH - Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6,  DE-37412 Herzberg, Tel. 05521/ 5983, 
Esperanto-Zentrum@web.de


*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05