Aĉetu kaj subtenu esperantan Kompendion!
per ĉi
tiu publika letero mi informas pri la nuna stato de la traduko de la Kompendio
de la Kateĥimo de la Katolika Eklezio
kaj pri la eblecoj, subteni la presadon de la libro.
1. Amando Zecchin faris unuan tradukon de la itala originalo.Koran Dankon por
lia malavara, senkosta laboro.
2. Manfred Retzlaff kaj mi revizias nun la Zecchin-an tradukon laŭ la germana
teksto, t.e. ni precize tradukas la gemanan tekston kaj
metas ĝin apud la elitala.
3. Mi klopodas nun trovi italon, kiu denove revizias la du tradukojn lau la
itala teksto. Poste mi estas preta, surbaze de la germana
teksto
kaj la konsiloj de tiu itala
reviziinto fari la lastajn decidojn.
Mi petas ankaŭ ĉiun leganton, publikigi mian informon plej vaste inter sia
konatularo.
Kore salutas vin deziranta benatan adventon, feliĉan kristnaskon kaj bonan novan
jaron 2006
via
Bernhard Eichkorn
-----
Jen mia rondletero de
Bernhard Eichkorn,
Pfarrer i.R. / pastro em., Komisiita sacerdoto por IKUE-Freiburg
Romäusring 20, D – 78050 VS–Villingen, Tel./telefono .. 49(0)7721 8787 062
Fax/fakso .. 49(0)7721 8787 063,
www.bernhard-eichkorn.de
Villingen, Dezember 17, 2005
Estimataj gefratoj,
en kristana Esperantujo kreskas nova verko: Traduko de la Kompendio de la
Kateĥismo de la Katolika Eklezio. Amando Zecchin faris tradukon el la italo
originalo. Manfred Retzlaff kaj mi nunmomente laboras pri kompara revizia
traduko el la germana teksto, (la germana estas la gepatra lingvo de papo
Benedikt XVI, kiu kiel kardinalo preparis la libron). Poste denove itala
revizianto devos kompari la du tradukojn kun la itala originalo. Poste ni havos
en Esperantujo libron kun prezentado de la katolika kredo, kio ĝis nun mankas.
La Roma centralo de IKUE ankoraŭ zorgas pri la eldoneja permeso de la traduko.
Sed intertempe jam klaras la eblaj prezoj: La libro similas al la germana
broŝurita libro de Pattloch-eldonejo (ĉ. 250 paĝoj, 300 g, formato 20,5x12,5 cm,
nigraj-blankaj bildoj). Mi akceptis proponon de mia presisto pri jenajn
vendo-prezoj:
1. 95 ekzempleroj = 100 € = 1,05 € por 1 ekz. + send-kostoj 30 kg: DE
12,40 € (2 Pluspäckchen); EU 54 € (2 Packete 20 + 10 kg); alia Eŭropo 80 €;
Ameriko + proksima Oriento
104 €; aliaj mond-partoj 134 €
2. 25 ekzempleroj = 50 € = 2,00 € por 1 ekz. + send-kostoj 8,5 kg: DE
6,20 € (Pluspäckchen); EU 22 € (Paket 10 kg); alia Eŭropo 35 €; Ameriko +
proksima Oriento 42 €;
aliaj mond-partoj 52 €
3. 9 ekz. = 30 € = 3,33 € por 1 ekz. + send-kostoj 3 kg: DE 4,20 € (3
Büchersendung); aliaj mond-partoj 13 €
4. 3 ekzempleroj = 18 € = 6,00 € por 1 ekz. + send-kostoj 1 kg: DE 1,40 €;
aliaj mond-partoj 4,50 €
5. 1 ekzemplero = 9,00 € + send-kostoj 500g: DE 0,85 €; aliaj mond-partoj
3,00 €
Tio signifas: Mi mendos minimume 2.000 ekz. + la librojn mendotajn ĉe mi
antaŭ Pasko 2006. Miajn 2.000 ekz. mi vendos laŭ 4.+5. Tio estas mia risko. Se
iu volas mendi 10 aŭ 25 aŭ 100 ekzemplerojn kaj ilin vendi aŭ fordonaci, li
povas tion fari laŭ sia gusto. Li ricevos siajn librojn post antaŭpago antaŭ
Pasko 2006 de la prezoj de 1.-3. supre. Kiam la mono de 100 € aŭ 50 € aŭ 30 €
alvenis sur unu el miaj kontoj, tiu persono ricevos informon kaj tuj post la
apero de la libro li ricevos la menditan nombron da libroj kaj li devos pagi al
mi ankoraŭ la sendokostojn. Se la afero pro iu kaŭzo fiaskos, li rericevos sian
antaŭpagitan monon.
Do se vi povas partopreni en la vendado de la libro, mi invitas vin pagi
antaŭ Pasko 2006 al mia konto
(en Germanio)( Bernhard Eichkorn, Konto Nr. 211 93 704, Postbank
Stuttgart BLZ 600 100 70.
(ekster Germanio) IBAN DE95 6001 0070 0021 1937 04; BIC PBNKDEFF.
aŭ al UEA, Rotterdam, Bernhard Eichkorn, konto echk-x (informu min pri
via pago).
Vi ricevos konfirmon, je kiu dato la libro aperos. Se iu volas simple donaci
helpon por la eldono de la libro, mi sendos al li unu libron senkoste, se la
donaco estos minimume 50 €, kaj donac-kvitancon por la donacita sumo.
La planata eldono de nova Biblio estas prokrastata, ĝis la ankoraŭ haveblaj
lastaj ekzemperoj de La Sankta Biblio (1.12.2005: 135 ekzempleroj) estos
vendataj.
Mi petas vin, doni ĉi tiun informon al viaj interesiĝantaj konatuloj.
Bernhard Eichkorn, pastro em.
Ĉe mia adreso vi povas mendi ankaŭ jenajn librojn:
- La Sankta Biblio kun la dua-kanonaj libroj (vere la tuta); 925 + 225
paĝoj,
2003, 19,80 EUR + sendo-kostoj (tri aŭ pli ekz. po 13,20 EUR)
- ADORU, la ekumena preĝ- kaj kant-libro en Esperanto.
1.478 Seiten, 2001, 19,80 EUR + afranko (tri aŭ pli ekz. po 13,20 EUR)
- kaj Mini-CD OekuRom kun la melodioj de ADORU, la tekstoj de la biblio (germana
kaj esperanta),
la mes-libro, kaj aliaĵoj: 5 EUR + sendo-kostoj (posedantoj de ADORU pagas 3 EUR)
- Esperante kaj Ekumene; Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf
Burkhardt, en Esperanto,
368 paĝoj, Eldonejo Iltis, 2004, 45.-EUR + afranko (tri aŭ pli ekz. po 30 EUR)
- In Memoriam Adolf Burkhardt: Vivo kaj Laudacio (germane kaj esperante).
Eldonejo Iltis, 2004. 5 EUR
- Esperanto, das neue Latein der Kirche. Senkoste (germana afranko 0,85
EUR), germane.
125 paĝoj (ekzistas eldonoj en la esperanta, angla, portugala, rusa, franca kaj
litova lingvoj.
Pliaj tradukoj estas preparataj