Das Aktuellste

Informationen aus Bayern

Informationen aus Deutschland

 

La plej aktuala

Informoj el Bavario

Informoj el Germanio

 

 

Iniciatemaj GEA-estraro kaj urbestro

La urbestro de Herzberg Gerhard Walter vizitis kaj salutis la pli ol 40 partoprenantojn de la Unuaj Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj kaj la GEA-estraron, kiu kunsidis en Herzberg la 2an de oktobro 2005.
Tiu vizito de la urbestro celis la pli bonan interkonatiĝon kun GEA-estraro kaj estis signo de estimo al la 29-jara laborado de Esperanto-Gesellschaft Südharz kaj la 6-jara aktiveco de Germana Esperanto-Centro kiel klerigejo de GEA. Li estis surprizita de la multnombra reprezentiĝo de Esperanto-instruantoj el tuta Germanio kaj la freŝaj ideoj, iniciatemo de la gvidantoj kaj funkciuloj de germanaj Esperantistoj. Li ĝoje akceptis la rekomendon nomi Herzberg "Esperanto-urbo" kaj vidas bonŝancon, ke Esperanto fariĝu vaste uzata pontlingvo inter malfermitaj homoj de Eŭropo. En tiu procezo Herzberg kaj ĝia ĝemelurbo Gora povas esti modeloj.
Per promesita plua morala kaj laŭ la ebloj financa subteno li intencas helpi la jam longan aktivan rolon de Herzberg en la nacia kaj internacia E-movado.

Fotojn kaj gazetartikolon pri tiu bonsukcesa renkontiĝo vi povas vidi per nia hejmpaĝo aŭ ĉe
https://fotoalbum.web.de/gast/korody/pedtagokt05

Kun multaj salutoj:

ICH-teamo

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

Zurück zur Startseite von “BAVARESPERANTOINFO” 03/05 - Reen al la komencpaĝo de „BAVARESPERANTOINFO“ eldono 03/05