Esperanto ĉe la Buga05 la 29.09.2005
Karaj geamikoj,
Ĵaŭde, la 29.09.2005 okazis nia lasta prezentado je la BUGA.
Ĝis la komenco de la koncerto ni ne sciis ĉu ni devus nuligi
pro la malbona vetero la eventon. Sed kiel veraj Esperantistoj ni esperis kaj
gajnis. Kompare al la vizitantoj je la BUGA multaj aŭskultis nian koncerton de 4 muzikistoj el Tuluzo. JoMo kaj liaj 3 kunludantoj venis merkrede kaj forveturis vendrede.
Ili bonege ludis kaj kantis diverslingve. Kelkaj de la vizitantoj venis ĉar ili volis
informi sin pri nia lingvo, la sudgerma gazeto menciis nian koncerton.
De niaj samideanoj inter la aŭskultantoj mi devas mencii Anny Hartwig el Nürnberg kaj Maks Hocke (pli ol 90jaraĝa membro de nia klubo).
Post la koncerto ni montris al la artistoj la Oktobro-feston kaj parte la centron de Munkeno.
Kelkajn bildojn mi publikigis sub
http://www.esperanto-muenchen.de/Buga-Bilder/Auftritt_2909/index.htm
Entute la tri prezentadoj de Esperanto je la BUGA estis sukceso.
Saluton
Karl Breuninger